Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)


ĉefa paĝo -> verkitaj kantotekstoj -> Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)

pri la teksto

Tiun ĉi kanton (verkita en 1998 kaj 1999) mi prezentis kune kun mia fratino kaj mia bofrato dum la internacia vespero de la 55a IJK en Veszprém (Hungario) 1999. La strofoj respegulas laŭ mi sufiĉe bone la tipan senton kiun oni havas post unu semajno da kuna ĝojo. En Wetzlar - famega pro sia bonega ejo - okazis fine de la jaro la Internacia Seminario.

Se vi ne konas la melodion: Ĉi tie estas MIDI-dosiero de la kanto. (ankaŭ havebla kiel dosiero pakita per "pkzip")

Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)

laŭ la melodio de "What can I do" de The Corrs

Finiĝis preskaŭ IJK
Forpasas antaŭlasta nokt'
Kaj kvankam ploras mia kor'
Mi devas montri min kun gajec'...

refreno:
Ĉu ni revidos nin post Veszprém?
Ĉu ni revidos nin post IJK?
Ĉu vi aliĝis jam al Wetzlar?
Ĉu ni revidos nin dum la IS?

Ho, malfacilas la konfes'
Eĉ jam nun mankas vi al mi
Sed mi ne estas vere certa, jes
Ke sentas vi la saman nun

refreno

renkontiĝo, amuziĝo
enamiĝo, senreviĝo...

Ĉu am' finiĝas post semajn'?
Nur demando sen respond'...
Ne povas helpi io ajn
Kaj restas sole la esper'...

refreno (2x)

En Wetzlar...oh...Wetzlar
Wetzlar...IS en Wetzlar...
(mallaŭtiĝanta ripetado)

lastaj ŝanĝoj: 2003-05-06 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.