Vir' estas porko


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Vir' estas porko

Vir' estas porko

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Christof KRICK
origina interpreto: "Die Ärzte"

Hej karulin' mi amas vin
krom vi neniu ravas min
aliaj inoj stultas tro
kun vi mi volas flirti do
vi estas de aparta spec'
konfesas mi kun sincerec'
nun malvestiĝu kara in'
ĉar mi ja tiom amas vin

fariĝas nokto kaj en malhel'
avertu mi pri l' sola vira cel'

Vir' estas porko
bone gardu vin knabin'
ekzistas nur unu zorgo
kiu plentempe okupas lin

La vir' nur sentas kiel vir'
se sub li laŭtas via spir'
mensogas tute sen hezit'
vin logas tiel al la lit'
la sekvan tagon tiu hom'
forgesis eĉ pri via nom'
malembarasa estas li
kaj al li mankas emoci'

li ejakulon egaligas al am'
tion bone sciu ĉiu dam'

Vir' estas porko
spertas pri afabla dir'
sed ĝustas eĉ ne unu vorto
ĉar porko estas kaj restas la vir'

Vir' estas vulpo
ĵuras li per sia kor'
vi estas tute sen kulpo
sed je mateno jam li estos for

Se vin forlasos la raci'
kaj tamen edziniĝos vi
ŝanĝiĝos via kavalir'
al besto kun aspekt' de vir'
montriĝos lia fiego'
fetoros li kaj pigros tro
grasiĝos pro tro da bier'
kaj ruktos, furzos kun fier'

vi de simio estos edzin'
pri tio mi nun memorigas vin

Vir' estas porko
bone gardu sin la dam'
lin logas nur ŝia korpo
ĉar fakte blindas li pri vera am'

Vir' estas rato
li ofte kaj volonte vin
prizorgus per sia lato
do ĉiam ruza estu vi knabin'

Vir' estas porko
spertas pri afabla dir'
sed ĝustas eĉ ne unu vorto
ĉar porko estas kaj restas la vir'

Vir' estas aŭto
mankas nur reserva rad'...
la-la-la lala-lalala
lalala lalala lalala-la:

Vir' estas porko


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-09 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.