Vi volas kisi
Vi volas kisi
teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Christof KRICK
origina interpreto: "Die Ärzte"
Mi de l' hejmo iris ek
rekte al bibliotek'
survoje mia kor' perdiĝis
Vi staris apud la fontan'
kaj havis libron en la man'
tuj ŝanceliĝis mi kaj al vi enamiĝis
Kiam mi revidos vin, demandis mi
tiun ĉi vesperon, tuj respondis vi
je klasika ammuzik' romantikis tre
kaj vi volis min delogi, sed mi forte diris ne!
Vi volas kisi, tre rektas vi kaj do
mi devas ĝisi, mi intelektas tro
vi volas kisi, kaj verŝajne pli
sed ĉu vi min ŝatas, ne scias mi
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi
Sed post temp' mallonga plej
renkontis vin mi en librej'
parolis ni pri via studo
Vi venis al mi dum vesper'
kaj en konsci' pri via kler'
mi bonvenigis vin per violona ludo
Kaj ni post babil' pri klasika dram'
komencis platonan diskuton jam
sed poste mi rimarkis ke la diskutad'
estis parto nur de l' studentinfasad'
Vi volas kisi, tre rektas vi kaj do
mi devas ĝisi, mi intelektas tro
vi volas kisi, kaj verŝajne pli
sed ĉu vi min ŝatas, ne scias mi
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi (ne scias mi)
ne scias mi
Vi volas kisi, tre rektas vi kaj do
mi devas ĝisi, mi intelektas tro
vi volas kisi, kaj verŝajne pli
sed ĉu vi min ŝatas, ne scias mi
sed ĉu vi min ŝatas, ne scias mi
ne scias mi!