La kantaŭtoro
Bodo Wartke verkis multlingvan amkanton. Ĉiu strofo estas en alia lingvo aŭ en Germana dialekto.
La muzikisto intertempe jam kolektis dekojn da novaj strofoj. Kompreneble Esperanto-strofo ne manku en tiom internacia verko.
Pluraj aŭtoroj sendis siajn tradukojn al
Bodo Wartke, sed je la fino li elektis mian.
Pri tio mi kompreneble tre fieras! En la reto troviĝas
amkanto-farilo ("Flash"-programo).
Sekvas kvar kantotekstoj origine verkitaj de "
Blind Guardian".
Mi tradukis ilin por retpaĝaro (ne plu ekzistanta) kiu prezentis la tekstojn en multaj diversaj lingvoj. Celo estis klarigi la signifon de la vortoj, ne iu kantebla versio.
Tial la tradukoj estis faritaj sen atento pri rimoj, silabokvanto kaj ritmo.