La "espeRom" estas KDR de
Stefan FISAHN kaj Tilman MEIERFRANKENFELD el la jaro 1997.
Tiutempe ĝi estis tute brila produkto pri Esperanto kaj Esperantujo. Hodiaŭ kompreneble granda parto de la materialo estas tute malaktuala.
Do ne estas vera tragedio ke espeRom jam delonge ne plu haveblas, kvankam homoj daŭre demandas pri ĝi. espeRom enhavas multajn sondokumentojn:
parolatan tekston kaj muzikon. Dum la unuan mi ne pli profune pritraktos ĉi tie, la dua kompreneble kaptis mian atenton. Por tiuj kiuj interesiĝas pri la muzika enhavo,
jen eta listo de la muzikpecoj.
klarigaj komentoj
*?: Kie haveblas? ( v = ĉe
Vinilkosmo, e = ĉe
esperantoland.de, ? = nekonata)
[01]: Aperas ankoraŭ sub la nomo "Solo".
[02]: Aperas sub la (fuŝa) nomo "Guitarano".
[03]: Erare aperas sub la nomo "Vizaĝoj".
[04]: Entute 7 kanzonoj.
[05]: Vlado Sladĉek kaj profesoro Zaĥoval
interrete
En la reto troviĝas - en aliaj versioj ol sur la espeRom - du datumoj kun po pluraj kantoj:
"
Kantoj de l' popolo"
(
MMP-datumo)
"
Famaj kantoj por belaj horoj"
(
MMP-datumo)
Por aŭskulti MMP-datumojn, necesas instali
Winplay3 de la Fraunhofer-instituto.
plie...
Plie sur la espeRom troviĝas 15 pecoj de aliaj kantoj de Kajto kaj 10 pecoj de aliaj kantoj de Tutmonda Muziko.
Ankaŭ ekzistas 10 aliaj sonekzemploj en WAV-formato. Ĉiuj daŭras nur kelkajn sekundojn kaj - krom unu - estas parto de de la
"
Dschungelbuch" de Jürgen WULFF.
("
Dschungelbuch": germanlingve por "ĝangala libro". Temas pri listo de Esperanto-esprimoj kun klarigoj por novuloj.)
Cetere: Dum la tempo kiam la espeRom aperis, mi estis verkanta miajn unuajn elektronikajn pecojn, kaj mi uzis kelkajn samplaĵojn de ĝi por mia unua Esperanto-tekno "Panon kaj ludojn".