Solege en la nokt'


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Solege en la nokt'

Solege en la nokt'

teksto & muziko: Bela B. FELSENHEIMER
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Solege en trinkej'
Mi atendas plej
ke okazu io ajn
Jen aperas vi
Ĉu nur bela iluzi'?
Ĉu vero aŭ nur truka ŝajn'?

Mi rapide agu nun
ĉar jen la oportun'
Ĉu mi ekprezentu min?
Do sed nun alia vir'
ĝenas vin pro sopir'
Sed mi unue vidis vin,
Sed mi unue vidis vin

Ĉu perdiĝis la ŝanc'?
Kie restas la fortun'?
Ĉu mi ebriigu min
Aŭ ĉu mi hejmen iru nun...

Solege en la nokt'
Solege en la nokt'

Sed li iras for
mi rimarkas kun angor'
ke min alrigardas vi
trinkaĵoj kaj babil'
mi invitas al trankvil'
de la hejm', do iras ni

Mi gaje sentas jam
ke grandegas mia am'
nin haltigas la polic'
ĉar okazis bankprirab'
ne la verk' de eta knab'
vi rolis kiel krimkomplic'
vi rolis kiel krimkomplic'

Sidas vi en prizon'
sed fidelos mia kor'
bedaŭrinde nur ke
vi sep jarojn restos for

Solege en la nokt'
Solege en la nokt'
Solege en la nokt'
Solege en la nokt'

Vanis la esperoj
Konsolo nura estas viaj leteroj
Per ili mi plenkovras min

Solas nun vi, ĉiam pli, sole vi, en la nokt'
Solas nun vi, ĉiam pli, ege vi, en la nokt'
Solas nun vi, ĉiam pli, sole vi, en la nokt'
Solas nun vi, ĉiam pli, jes nur vi, en la nokt'


Solege en la nokt'
Solege en la nokt'
Solege en la nokt'
Solege en la nokt'

Solas nun vi, ĉiam vi
solas pli, solec' en la nokt'

Solas nun mi, daŭre mi
solas pli, solec' en la nokt'

Solas nun vi, Solas nun mi
Solas nun ni, solec' en la nokt'

Solas nun li, Solas nun ŝi
Solas nun ĝi, solec' en la nokt'


lastaj ŝanĝoj: 2004-01-24 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.