Sola dum IJF


ĉefa paĝo -> verkitaj kantotekstoj -> Sola dum IJF

pri la teksto

verkita laŭ propraj spertoj dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en 1999.
dringi: nova vorto, uzita por esprimi ke iu drinkas tiom multe ke li poste ne plu povas prononci malmolajn konsonantojn.

Sola dum IJF (aŭ: DĴj mortas solaj)

(kantita laŭ la melodio de "Sola" de Amplifiki)

Mi planis DĴi dum IJF
sed neniu venis al la diskej'
Mi pensis ke tio tute ne gravas
kaj iris diskoteken kun mia pakaĵ'
Mi surmetis muzikon kaj atendis la dancemulojn
sed neniu haltis survoje al necesej'
Post ses horoj en bruo kaj mallumo
mi enuis tiel!
Ĉiuj partoprenantoj estis for ĉe privataj festoj
kaj mi sentis min sola...

Mi anoncis finfine la diskejekon
kaj tiam reaperis la karaj homoj
ni dancegis, dringis, labambis kaj estis gajaj
Nun mi estis kune kun fratoj kaj fratinoj el la tuta mond'
kaj ne sola...

Do kaj tiel mi pensas estas bonega
etoso, muziko kaj diskoteko
kaj mi certas ke neniam mi tiel sentas
malbela, malgaja, malamata kaj certe ne sola...

lastaj ŝanĝoj: 2003-04-25 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.