Sinprezento de DĴ Kunar


ĉefa paĝo -> sinprezento

DĴ Kunar...

al la pagho de DJh Kunar en la artista datenbazo
DĴ Kunar enestas

la homo

  • burĝe: Gunnar R. FISCHER, denaska esperantisto el Germanio
  • DĴ dum multaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj
  • ankaŭ jam laboris dum privataj festoj, en diskotekoj kaj trinkejoj en Germanio kaj Italio
  • specialaĵoj: roko kaj popo el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, Esperanto-muziko, multlingva diskoteko
  • komisiito por moderna Esperanto-muziko de la Germana Esperanto-Asocio ekde 2007

la DĴ-"kariero"

  • surmetas muzikon ekde 1994-01-01
  • iama lernanto de DĴ Nucki kiu DĴis dum multaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo
  • unue nomis sin "DJ King of Pain" laŭ kanto de The Police
  • propraj muzikaj verkoj kiel DĴ ekde 1997

la referencoj

  • DĴis dum: IS, IJF, IJK, IJS, KEF, RET, MIRo, KES
  • DĴis en: Germanio, Italio, Hungario, Kroatio, Finnlando kaj Rusio
  • DĴ-kolegoj: DĴ Nucki (Marc STESSGEN) · DĴ Nobbi (Norbert PIECHOTTA) · DĴ Age-B (Holger BOOS) · Jan "Schröder" SCHRÖDER · Joëlle GROSJEAN · DĴ Njokki (Marco PACOTTO) · Flo (Floréal MARTORELL) · Till C. SCHÖNBERNER · Lars "Ebby" BÖHMER · Harald "Dirty Harry" R.A. FISCHER · Mike HEGEKÖTTER · Patrik AUSTIN · Aage FISCHER · Mattias "Matti" ROGGEN

la verkoj

  • kiel DĴ Kunar: ĉefe elektronika muziko (tekno, trenco, haŭzo, bigbito) kaj acida ĵazo, sed ankaŭ hiphopo en Esperanto kaj pluraj instrumentaj rok- kaj popmuzikaj kantoj, plie kelkaj remiksoj
  • fifama Esperanto-kanto: "Till kaj Gunnar faras teknon"
  • plej granda sukceso ĉe mp3.com: "Mortal Combat 2" - pozicio 1 en la rubriko "Techno/Detroit", inter la 20 plej ŝatataj elektronikaj kantoj
  • sukceso ĉe musicexpress.com.br: "Somero en la suda urbo" la elstaraĵo de la semajno (2006-09-21)
MP3-dosieroj - nur por privata, nekomerca uzo - vidu ĉe "ligoj"
eldonaĵoj: vidu ĉe KDj; "Interstellar Harmony vol. 2" (de traxinspace.com); diversaj demoalbumoj (ĉe mp3.com)

la influoj

  • elektronikaj: Fatboy Slim, The Prodigy, filma sonŝpuro de Mortal Kombat, Chicane, Moby, muziko de diversaj komputilaj ludoj
  • hiphopaj: Die Fantastischen Vier, Freundeskreis, Jovanotti
  • esperantlingvaj: Persone, la albumo "Tute negravas" de Amplifiki, kantoj de Amir Hadžiahmetović
pliaj ŝatataj elektronikaj artistoj: PPK, Richard Gow, Marillion ("Go!"-remikso de Size 9 Cooperative), Phats and Small ("Turn around"), Peter Schilling ("Major Tom '94" de Bomm-Bastic), U96 ("Das Boot")

lastaj ŝanĝoj: 2008-03-31 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.