Sen vi
Sen vi
teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Christof KRICK
origina interpreto: "Die Ärzte"
Vin ekvidante vomas mi (ekvomas mi)
kiu tuŝas vin nur bezonas sapon
simple saltu el fenestro (eksaltu do)
mi estos tie kaj atendos mi la frapon
fiagis la gepatroj viaj kontraŭ la homar'
finiĝus vi sub tramo korektitus la erar'
vi estas tiom aĉa, vin ne eltenas mi
la mondo tiom belus - se-en vi
La-lala-lalalala-lalalala
La-lala-lalalala-lala
Dum via naskiĝtaga fest' (kiĉtaga fest')
certe iros ni al proksima plaĝo
donacos mi du ŝuojn el beton' (jes, el beton')
surmetos ilin vi kaj ĝojos ni pri naĝo
meduzo morta estas tiom saĝa kiom vi
elstarus vi en ĉiu ajn hororekspozici'
frakasiĝu, mortu tuj, aŭdeblas mia kri'
la mondo tiom belus - se-en vi
La-lala-lalalala-lalalala
La-lala-lalalala-lala
La-lala-lalalala-lalalala
La-lala-lalalala-lala