Remiksoj
Zucchero FORNACIARI: Il volo/My love (DĴ-Kunar-remikso)
La itala kantisto
Zucchero publikigis tre belan amkanton en du versioj, nome en la itala kaj la angla.
Al mi ambaŭ plaĉis, kaj ĉar kantoj por malrapida dancado ne povas esti tro longaj, mi decidis krei kunmetaĵon el ili.
La rezulto konsistas el la itala versio plus la du anglalingvaj strofoj kun refreno kaj daŭras 7:35 minutojn.
Jen mia unua remikso entute, finita la 15an de aprilo 1997 kaj daŭre surmetata por para dancado en la diskoteko.
Uzante la melodion de tiu kanto, mi ankaŭ verkis mian unuan kantotekston "
IS en Germanio".
Jean-Jacques GOLDMAN: Ŝi ne vidas min (EWG-Mix)
La titolan kanton de la unua Asteriks-filmo kun realaj aktoroj ("
Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro") verkis Jean-Jacques GOLDMAN kaj Roland ROMANELLI.
De ĝi ekzistas
multaj diversaj nacilingvaj tradukoj uzitaj
en la reciprokaj eksterlandaj eldonoj de la filmo. Mi tre ŝatis la ideon ne blinde transpreni ion sed adapti ĝin al alia lingvo. Nur bedaŭrinde ke ĝis hodiaŭ mi ne finis
esperantlingvan version... Tamen mi, iam inter aprilo kaj julio 1999, kunenmetis partojn en kvar diversaj lingvoj al nova mikso: La unua strofo estas en la franca, la dua en la nederlanda, la tria en la germana kaj
la kvara en la itala. Poste sekvas la interludo en la franca kaj la lasta strofo estas kaj en la germana kaj en la itala.
Marillion: Kayleigh/Lavender (7:44-mikso)
Mia bona amiko Holger BOOS, eĉ pli granda ŝatanto de
Marillion ol mi mem, havis la ideon. En 1999, mi faris 7:44
minutojn longan remikson de la du pecoj "Kayleigh" kaj "Lavender", kiuj aperis en po du versioj sur la albumoj
Misplaced Childhood kaj
A singles collection.
Fakte temas pri kunmeto de la po pli longaj versioj de la kantoj tiel ke la rezulto atingas maksimuman daŭron kaj tiel ebligas plej longan malrapidan paran dancadon.
Mi ankoraŭ hodiaŭ regule uzas tiun mikson en Esperanto-diskotekoj. Laŭ informoj de sia gazetara kontaktistino, Marillion mem tre ŝatis mian verkon.
SKR Team: Captain's Love House (Euro Dance mix)
La grupo
SKR Team el Ĉeĥio alstrebis kunlaboron kun aliaj artistoj. Ili ofertis la voĉojn de sia haŭza kanto
"
Captain's love House" (voĉo: Mirka, teksto: Rakan). Mi tiutempe havis kelkajn dencajn samplaĵojn kaj eksperimente eltrovis ke ambaŭ elementoj
bone kongruas unu al la alia. La rezulto estas ege komerca denckanto. Mi finis la remikson en novembro 2001 - la unua tia komuna verko kun alia artisto de mp3.com.
Die Fantastischen Vier: MfG (acidĵaza remikso)
Smudo, la repisto de la en Germanlingvio tre fama hiphopgrupo "
Die Fantastischen Vier" (La Fantastikaj Kvar), invitis kreemulojn remiksi "MfG"
kiu estas unu de iliaj plej grandaj sukcesoj. Do ankaŭ mi kontribuis kaj finis mian remikson en 2002. La rezulto estas pli vigla ol la originalo. Nun tre ritma ĵaza orkestro ŝajnas
akompani la parolkantadon... La instrumenta versio troveblas sub la nomo "Somero en la suda urbo" sur mia KD "
Diskoteko internacia". Ĝi plie haveblas
ĉe
musicexpress.com.br, kie ĝi estis la elstaraĵo de la semajno (2006-09-21).
Persone: Acidĵazaj revoj
Sur "Sen", la kvina albumo de
Persone, troviĝas akustika versio de
"
Revoj", kanto kiu furoris kiel elektra rokmuzika peco. Dum ni telefonis, mi diris al la grupano Bertilo WENNERGREN
ke mi tamen preferas la orginalon, ĉar la nova versio simple tro malrapidas por danci. Li tiam iom ŝerce proponis ke mi ja povus ŝanĝi tion kaj remiksi ĝin...
Nur kelkajn tagojn poste, kiel rezulto de mia tiel instigita verkado, ekzistis ok partaj kaj kvar kompletaj kantoversioj. Kvankam la plej bona de ili ankaŭ ne taŭgas por la diskoteko,
ĝi almenaŭ tre plaĉas al Bertilo. Tiu remikso konsistas cetere el du diversaj kantoj: "Revoj" de Persone kaj "Surroka saksofono" de mi. (Ĉi tiu acidĵaza peco aperis
sub la anglalingva nomo "
Sax on the rocks" sur mia KD "
Diskoteko internacia".)
Plurfoje jam maloficiala remikso kiu estis farita kunmiksante du anglalingvajn kantojn atingis famecon. Do mi efektive transportis novan modon al Esperantujo!