publika kantaro 1.7 / dato: 2006-01-05
49 kantoj en PDF-formato -
pakita en
elŝutebla ZIP-dosiero
- La Kuracistoj: Westerland
- La Kuracistoj: Junula amo
- La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
- La Kuracistoj: Vir' estas porko
- La Kuracistoj: Sen vi
- La Kuracistoj: Ne plu
- La Kuracistoj: Vi volas kisi
- La Kuracistoj: La grasa Elke
- La Kuracistoj: 2000 knabinoj
- La Kuracistoj: Ĉar estas rokmuzik'
- La Kuracistoj: Bona tempo
- La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
- La Kuracistoj: Por ni
- La Kuracistoj: Duona amkanto
- La Kuracistoj: Por ĉiam
- La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
- La Kuracistoj: Solege en la nokt'
- La Kuracistoj: Misteroland''
- Amplifiki: IS
- Persone: Korpo kaj anim'
- Persone: La fantoma lum'
- Giuseppe CASTELLI: Travivos mi
- Gunnar R. FISCHER: IS en Germanio
- Gunnar R. FISCHER: Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)
- Gunnar R. FISCHER: Jarfino
- Gunnar R. FISCHER: Ho! Mia kor'!
- Feri Floro: La Bambo
- Esperanto Desperado: Grava
- Esperanto Desperado: Lando de amo
- Esperanto Desperado: Feliĉe
- Bertilo WENNERGREN: Feliĉe
- Duncan C. THOMSON: Pasportserva bluso
- Duncan C. THOMSON: Mola
- Reinhard MEY: Super la nuboj
- Gipsy Kings: Flugadi
- plie: La iamo longe for
- plie: Liberas la pens'
- plie: La marĉo-soldatoj
- plie: La krokodil'
- Republic: Birdo, flugu for
- Simon & Garfunkel: Bilanco
- Simon & Garfunkel: Por la petinto
- Simon & Garfunkel: Richard Cory
- Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu'
- Simon & Garfunkel: La boksisto
- Simon & Garfunkel: Ponto trans akvo ŝtorma
- Simon & Garfunkel: Son' silenta
- Queen: Mi brilu plu
- Queen: Kiel birdo
Krom la tekstoj kaj akordoj, en la PDF-dosiero troviĝas:
- listo de la fontoj kaj kontribuintoj
- informoj kaj klarigoj pri la publika kantaro
- antaŭvideblaj demandoj kaj respondoj
- indekso laŭ originaj lingvoj
- indekso laŭ originaj artistoj
Mi konfesas, ke indas publikigi ankaŭ ekster la PDF-dosiero la
antaŭvideblajn demandojn kaj respondojn (do krei rekte rete legeblajn "oftajn demandojn") kaj
almenaŭ parte la informojn kaj klarigojn pri la kantaro.
Tio ne nur helpos al la homoj kompreni la verkon, sed espereble ŝparos kelkajn stultajn, superfluajn retmesaĝojn!
Sed nuntempe mi estas tro laca por realigi tion. Eble tio okazos poste, kadre de nova versio.
Do, jen, finfine pretas la
publika kantaro.
La nuna versio (1.7) enhavas nur 49 kantojn, sed rigardo al kompleta listo de
mia kantokolekto montras, kion mi ankoraŭ alcelas aldoni
iom post iom. Mi tre ĝojos pri unuaj spertoj de uzantoj, ekzemple ĉu senprobleme eblas elpresi ĉion,
ĉu la supersignoj enorde aperas... kompreneble
teorie ĉio devus funkcii,
sed mi ja konas la realon.
Cetere kostis enormajn nervojn, PDF-igi la tuton.
Post la unua versio ekestis teknikaj problemoj, kiuj haltigis la projekton dum monatoj.
Je la fino mi transiris al
OpenOffice, kiu pli bone funkcias ol Word/Adobe Distiller, sed
siavice prezentis kelkajn detalproblemojn.