Pri tiu ĉi paĝaro
Kial?
Muziko ludas gravan rolon en mia vivo. Mi jam havis privatan hejmpaĝon sed mi sentis ke la multaj informoj pri mia muzika aktiveco ne tre bone harmoniis kun ĝia pli ĝenerala karaktero.
Fakte temis pri du pli malpli diversaj projektoj. Tial mi decidis verki tute novan paĝaron kie muziko
mem estu la centra temo.
Dua motivo por krei ion tute novan estis ke mi volis lerni XHTMLn kaj CSSn. Praktika projekto estas la plej bona metodo por elprovi la ĵus lernitan scion kaj plulerni. Mia privata hejmpaĝo uzis t.n.
transiran HTMLn 4.01 sen iuj stilfolioj. La dosieroj restis tre malgrandaj kaj plenumis la normon, kaj tio tre bonis. Aliflanke ekz. la paĝoj de
Till C. SCHÖNBERNER
fajfas pri tiuj du gravaj kvalitoj sed samtempe multe pli impresas la okulojn de la vizitantoj. Sekve mi volis verki ion kio konformas al la strikta XHTML-normo kaj samtempe plaĉaspektas per la helpo de CSS.
Dum kvin jaroj, ambaŭ paĝaro kunekzistis. Tamen la nova TTT-ejo transprenis ĉiam pli de la enhavo kaj pruvis sian taŭgecon tra multaj pozitivaj reagoj. Finfine mi prenis la malmultajn personajn paĝojn
el la reto, tiel ke la muzika paĝaro iĝis la ĉefa TTT-ejo.
Kiel?
La
kurso pri XHTML kaj CSS de Bertilo WENNERGREN servis kiel sciofonto. Plie konsultita estis
SELFHTML de Stefan MÜNZ, kvankam rilate al CSS ĝi ne estas tiom brila kiel ĉe HTML.
Kia?
La muzika paĝaro estas en strikta XHTML 1.0 kaj uzas CSS-stilfolion. Ĝi ne havas kadrojn ĉar ili havas tro grandajn malavantaĝojn. Grafikaĵoj estas uzitaj ŝpareme kaj nur kie ili necesas
aĉ almenaŭ tre utilas. Multaj efektoj estas kreitaj per la stilfolio. Esperanto-signoj estas indikitaj en Unikodo. Testoj okazis per MSIE 5.5/6.0 kaj Mozilla 1.2.1.
Por ekhavi la kolorojn, mi devis malrespekti la konsilojn de
Jakob NIELSEN kiu rekomendas tute ne uzi kolorojn.
Tio kompreneble garantius maksimuman uzeblon, sed laŭ mi samtempe draste limigus la kreeblojn - tro forte, se temas pri paĝoj de muzikartisto.
Se korekte montrataj, la paĝoj uzas du tiparojn:
Courier New por la titoloj kaj
Arial por la cetera teksto (alternative
Verdana,
Helvetica kaj senserifan tiparon).
Bertilo WENNERGREN proponas ne indiki tiparojn pro la multkaŭzaj problemoj kiuj povas malebligi ĝustan montradon de la Esperanto-signoj. Mi rompis tiun regulon ĉar se ne povas esti garantio por tio
eĉ uzante la plej primitivajn ilojn, tiam oni ankaŭ tuj povas rezigni pri la idealo de perfekta kompatibleco kaj anstataŭe uzi tiparojn saĝe kaj tiel ke, se ĉio funkcias, la vizitantoj povas agrable legi la tekstojn.