Mia patro demandis min, ĉu mi ne povus prelegi pri Esperanto-muziko en marto 2004 ĉe la Esperanto-societo Münster. Mi konsentis, kvankam mia prelego pri Esperanto-muziko jam
ŝajnis iom malnova. Poste la Itala Esperanto-Junularo (
IEJ) petis min kontribui al la programo de la Internacia Junulara Festivalo (IJF), kies temo en 2004 estas
"muziko", ekzemple per prezentado de Esperanto-muziko. Sekve mi decidis verki tute novan prelegon anstataŭ nur aktualigi la malnovan. Ĝi pritraktas la atingojn kaj evoluojn ekde 2000 (pli
precize post la "Kolekto 2000") ĝis marto 2004 kaj tuŝas aktualajn problemojn same kiel estontajn ŝancojn.
Mi ripetis la prelegon dum la
Internacia Seminario (IS) 2004/05 en Wetzlar kun aktualigita enhavo, kiu konsideras aldone la tempon ĝis decembro 2004.
Tiu prelego estas tria parto de prezentado de Esperanto. (La unua parto ĝenerale informas pri la lingvo kaj ĝia praktika uzeblo. La dua
montras kiel praktikan ekzemplon la vojaĝon de
Till C. SCHÖNBERNER al la IJK 2000 en Hongkongo).
Ĉar nura teksto ne bone taŭgas por prezenti kulturon, mi uzis fotojn de Esperanto-muzikgrupoj, kantotekstojn kaj kompreneble multajn sonekzemplojn.
La prelego alcelas neesperantistan publikon kaj estas en la germana. Mi intertempe transformis la prelegon al artikolo kiu poste aperis en
/·kune·/. En la reto legeblas
la prelego
en artikola formo.