Esperanto-muziko por diskoteko


ĉefa paĝo -> Esperanto-muziko por diskoteko

5 tre bonaj KDj por Esperanto-diskotekoj

Kompreneble kaj feliĉkaze intertempe ekzistas multe pli ol nur kvin diskoj kaj kasedoj kiuj taŭgas por aŭskultigado en diskoteko. Sed mono ĉiam estas limigita, kaj sekve restas interesa la demando kiujn verkojn oni unue konsideru por aĉeto. Ĉiu elekto estas subjektiva, sed almenaŭ kiel bazo de la prijuĝo servis miaj DĴ-spertoj dum multaj renkontiĝoj. La diskoj haveblas ĉe Vinilkosmo.


Klaku chi tien por vidi pli grandan version de la KD-kovrilo (300 x 300)

Persone: En la spegulo


Klaku chi tien por vidi pli grandan version de la KD-kovrilo (300 x 300)

Esperanto Desperado: broKantaĵoj (rekte mendu)

  • bonetosa kaj mondmuzika
  • Enhavas la jenajn bonajn kantojn:
    • Grava
    • Lando de amo
    • Feliĉe
    • Ska-virino

Klaku chi tien por vidi pli grandan version de la KD-kovrilo (300 x 300)

JoMo: JoMo friponas! (rekte mendu)

  • etosplena kaj internacia
  • Enhavas la jenajn bonajn kantojn:
    • Ĉu vi volas danci?
    • La Bambo!
    • Sur la mar'
    • Kisu min
    • Hej la nizoj

Klaku chi tien por vidi pli grandan version de la KD-kovrilo (300 x 300)

La Porkoj: Ŝako (rekte mendu)

  • rapidroka kaj havinda, kvankam la kantoj iom similas unu al la alia
  • Enhavas la jenajn bonajn kantojn:
    • Hieroglifoj
    • La vivon varmigas la sun'
    • La ŝaman'
    • Mirinda mondo
    • Ok delfenoj

Klaku chi tien por vidi pli grandan version de la KD-kovrilo (300 x 300)

Elektronika kompilo (rekte mendu)


Legu pli sur la paĝo KDj.

lastaj ŝanĝoj: 2007-10-28 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.