Por ĉiam


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Por ĉiam

Por ĉiam

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

La okuloj, bluaj kiel mar'
viaj lipoj molvelur'

Jen kiso sur la buŝ'
Tamen restas vi obskur'
kaj ĉar ne eblas vera tuŝ'
en sonĝ' okazas ĉio nur

Nek vidas vi (Nek vidas vi)
Nek sentas vi (Nek sentas vi)
Ne spiras vi (Ne spiras vi)
Nur kuŝas vi (Nur kuŝas vi)

Por ĉiam, por ĉiam,
Por ĉiam, por ĉiam...

Vian korpon, mi volas tuŝi ĝin,
de viaj lipoj trinki ankaŭ

En ĉiunokta sonĝ' pri vi
soleco iras for
sed nur en la eterna dormo
eblos kuni en amor'

Mi kisas vin (Mi kisas vin)
Bezonas vin (Bezonas vin)
Volegas vin (Volegas vin)
Mi amas vin (Mi amas vin)

Por ĉiam (por ĉiam), por ĉiam,
Por ĉiam (por ĉiam), por ĉiam...
Por ĉiam (por ĉiam), por ĉiam,
Por ĉiam (por ĉiam), por ĉiam...


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-10 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.