Nur pro vi


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Nur pro vi

Nur pro vi

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Ho, mi vin ne plu forgesas
Tre strange fartas mi
Ho, mi manĝi ne sukcesas
Mi iam mortmalsatos nur pro vi

Nur pro vi - ĉiun nokton devis mi sopiri
Nur pro vi - ĉiun tagon devis mi kuiri
Mi ĉijare eĉ ne naĝis
Nur pro vi - mi neniun ajn krom vin rigardis
Nur pro vi - mi juvelojn ŝtelis, kiuj ardis
Tamen vi simple iras for de mi
Ho, tio estas tro... mi kion faru do?

Ho, mi vin ne plu forgesas
jes, kvankam fikondutas vi al mi
Ho, mi manĝi ne sukcesas
Mi iam mortmalsatos nur pro vi

Nur pro vi - ofte mi embarasiĝis
Nur pro vi - mia koro frakasiĝis
Iam mi eĉ freneziĝos
Nur pro vi - kovris mi la brakojn per tatuoj
Nur pro vi - razis mi la gambojn ĝis genuoj
Tamen vi simple iras for de mi
Ho, kion fari do? - Mi pensas nur al vi
Ho, kion fari do? - Mi pensas nur al vi

Ekde kiam vi diris, ke ĉio estas finita inter ni,
mi daŭre devas pensi, kiom bele estis,
vi kaj mi sole ĉe la plaĝo,
kaj tiam mi ne kapablas kompreni ĉion
Ĉu vi amis min... tute ne?
Ĉu vi amis min... tute ne?

Ho, mi vin ne plu forgesas
jes, kvankam fikondutas vi al mi
Ho, mi manĝi ne sukcesas
Mi iam mortmalsatos nur pro vi
Hu - ĉar mi vin ne forgesas plu
ĉar mi vin ne forgesas plu
ĉar mi vin ne forgesas plu
ĉar mi vin ne forgesas plu



lastaj ŝanĝoj: 2007-10-29 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.