Listo de la novaĵoj


ĉefa paĝo -> novaĵoj

Inter 2003 kaj 2007 aperis ĉiumonataj novaĵoj sur la ĉefa paĝo. Bedaŭrinde iĝis ĉiam pli malfacile, regule fari tion: En iu monato apenaŭ okazis io, en alia pluraj menciindaj aferoj. Krome ju pli interesa la vivo estis, des pli mankis tempo por rakonti pri tio. Samtempe la reta taglibro montriĝis pli praktika loko por informi pri novaj okazaĵoj. Por eviti duoblan laboron, post kvin jaroj mi decidis rezigni pri tiu ĉi kategorio kaj uzi la ŝparitan tempon pli fruktodone.
2007-12-23Gunnar kreis hibridan diskon de En la spegulo!
La Persone-albumo, havebla senpage en la reto, tiel nun ekzistas en pli luksa formo.
Krom sontrakoj, sur la disko troviĝas MP3-dosieroj, kovrilbildo kaj la tekstoj en PDF-formato.
Kompreneble indas fari la saman laboron por la albumo Povus esti simple...
2007-11-30Gunnar aĉetis novan gitaron!
Ĉe Musik Produktiv en Ibbenbüren apud Münster, li pasigis kelkajn horojn.
Je la fino li elektis amplifieblan nigran ekzempleron kun ŝtalkordoj.
Finfine realiĝis longjara revo!
2007-10-24La Kuracistoj koncertis en Nordwalde, la hejmurbeto de Gunnar!
Tie okazis la semajnfino "Esperanto inter najbaroj en Eŭropo".
Organizantoj estis la Esperanto-Societo Monastera kaj Esperanto Nederland.
La jubileo "100 jaroj Esperanto en Monastero" estis plena sukceso!
2007-09-30Ekzistas plia traduko de "Die Ärzte"-kanto!
Ĉifoje ĝi ne estis verkita de La Kuracistoj, sed de Stephan SCHNEIDER.
La originalo nomiĝas "Punk ist...", la adapto "Esperanto 'stas...".
La nova versio estis inspirita de renkonto dum la pasinta IS!
2007-08-31Gunnar vojaĝis al Rusio!
Li estis en Moskvo, Ĉeboksaro kaj ĉe la Azova Maro.
Dum tiu tempo li kantis, gitarludis kaj DĴumis.
Ekde multaj jaroj li ne plu estis tiom feliĉa!
2007-07-31DĴ Kunar denove remiksis kanton de "Die Fantastischen Vier"!
Kadre de konkurso, li kreis remikson de "Einfach sein" ene de kelkaj tagoj.
Kiel bazo servis lia kvara acidĵaza kanto.
La rezulto aŭskulteblas en la reto (de "Gunnar Fischer", la 29a de supre, maldekstre)!
2007-06-30Gunnar iĝis GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko!
Lia patro, prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, petis lin transpreni tiun postenon.
La nura ŝanĝiĝo konsistas en la oficiala titolo.
La spertoj pri Esperanto-muziko simple ricevas plian agnoskon!
2007-05-31DĴ Kunar akiris novajn samplaĵo-KDjn!
Li faris tion, kvankam ne mankas materialo por lia samplobazita.
La kompaktdiskojn li aĉetis ĉe diversaj TTT-ejoj.
Nun lia kolekto estas preskaŭ kompleta kaj en bonega stato!
2007-04-30DĴ Kunar iĝis membro de myspace.com!
Kolego konvinkis lin registriĝi ĉe tiu t.n. socia muzika TTT-ejo.
Jam troviĝas tie kelkaj aliaj Esperanto-muzikistoj.
Ekde nun kvar kantoj aŭskulteblas ĉe www.myspace.com/djkunar!
2007-03-31Gunnar aperis en la unua Germana televido!
Li estis gasto ĉe elsendo de la fama komediisto Harald Schmidt.
La televida teamo reagis tre pozitive al Esperanto, kiu estis la kialo de la invito.
En la studio i.a. estis la komponisto de la Afgana himno kaj 84-jara DĴino!
2007-02-28DĴ Kunar kreis plurajn diversstilajn remiksojn!
Unue li kreis novan version de sia kvara acidĵaza peco.
Sekvis remikso de la Dolchamar-kanto "Ĉu vi pretas?!".
Fine li kunmiksis la "It's my life"-versiojn de Talk Talk kaj No Doubt.
2007-01-31Gunnar aperis en kvin diversaj koncertoj dum la IS!
Li gastmuzikis ĉe Esperanto Desperado, JoMo, Pafklik' kaj Dolchamar.
La Kuracistoj faris akustikan koncerton.
Krome li DĴumis, verkis, notis novajn ideojn dum bonega semajno!
2006-12-23Gunnar prelegis antaŭ lingvistoj pri Esperanto-muziko!
La Socio por Interlingviko invitis lin, paroli kadre de la jara konferenco.
Vespere li aŭskultigis Esperanto-muzikon kiel DĴ Kunar.
La kontakto kun la sciencistoj estis tre agrabla sperto!
2006-11-30DĴ Kunar donis intervjuon al Radio Aktiva el Urugvajo!
Li respondis multajn demandojn pri Esperantujo, muziko kaj la vivo.
La tekston oni voĉlegis dum la elsendo de la 6a de novembro.
La kontakto ekestis jam fine de septembro.
2006-10-31Aperis traduko de "Feliĉe" en la Toki Pona!
La tradukita versio nomiĝas Tenpo ni.
La kanto apartenas al la repertuaro de Esperanto Desperado.
Gunnar verkis unu strofon de ĝi!
2006-09-21La elstaraĵo de la semajno venas de DĴ Kunar!
Kanto de li akiris tiun staton ĉe musicexpress.com.br.
Temas pri lia acidĵaza verko "Somero en la suda urbo".
DĴ Kunar tre ĝojas pri tiu titolo!
2006-08-28La Kuracistoj koncertis dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006!
Dum sia unua eksterlanda koncerto, ili i.a. prezentis du kantojn en la hungara.
Je la fino de la vespero sekvis du aldonaj kantoj kun Dolchamar.
Krome ili ankoraŭ muzikis je pliaj okazoj dum tiu semajno...
2006-07-30Gunnar tradukis strofon por la multlingva amkanto de Bodo WARTKE!
Pluraj personoj sendis Esperanto-version, sed la kantaŭtoro elektis tiun de Gunnar.
Post koncerto en Münster, Bodo WARTKE konfirmis ke li plej ŝatis tiun tradukon.
En la reto troviĝas amkanto-farilo ("Flash"-programo) kun dekoj da strofoj.
2006-06-23DĴ Kunar aperas ĉe musicexpress.com.br!
Finfine liaj kantoj haveblas ĉe la grava TTT-ejo por esperantlingvaj MP3-dosieroj.
DĴ Kunar ege kontentas pri la rezulto, sed pripensas verki novan prezentadotekston.
La paĝoj kompreneble ankaŭ legeblas en la portugala.
2006-05-31DĴ Kunar aperas en Junula Radio Internacia!
La nova reta radio uzas lian muzikon.
Ĝis nun aŭskultiĝis kvar diversaj kantoj en kvar elsendoj.
DĴ Kunar deziras multan sukceson al la nova esperantlingva radio.
2006-04-30DĴ Kunar registriĝis ĉe podsafe music network!
Post rekomendo de esPodkasto, li kontribuis al tiu muzikservo por retradioj.
Nun tie haveblas senpage tri diversstilaj kantoj de DĴ Kunar.
Jam tri retaj radioj uzis lian muzikon por siaj elsendoj!
2006-03-27DĴ Kunar denove remiksas!
Li kreas remiksojn de siaj acidĵazaj kaj hiphopaj kantoj.
La instigon donis diversaj artistoj, kiuj faras esperantlingvan hiphopon.
Nova kompaktdiska projekto lumas je la horizonto...
2006-02-28La membroj de La Kuracistoj denove rokas!
Okaze de la naskiĝtago de Sebastian, Gunnar vizitis lin en Paderborn.
Kune ili ludis el sia grupa repertuaro, same kiel kantojn de Funny VAN DANNEN.
Ankaŭ aliaj gastoj koncertis - kaj tiel iĝis tre muzika kaj altnivela festo.
2006-01-31La Kuracistoj festis furiozan revenon dum la IS!
Kadre de koncerto de Amir HADŽIAHMETOVIĆ, ili venis por kelkaj kantoj sur la scenejon.
La publiko estis ravita kaj petis aldonon!
Post tiu sperto, la grupo pripensas koncerti denove dum somero...
2005-12-24Gunnar prelegos dum la IS!
Li rakontos pri siaj spertoj dum la tradukado de kantotekstoj.
Cetere estos la 20a fojo, ke li partoprenos!
Li ĝojas, ke lastminute klariĝis, ke li povos resti la tutan tempon...
2005-11-27Nova kanto kaj nova recenzo!
Novembro iĝis kreiva monato por DĴ Kunar.
Finfine li kreis denove samplobazitan muzikpecon kaj KD-recenzon.
Krome en la reto nun troviĝas nova traduko por "La Kuracistoj"...
2005-10-31Radio Verda reaperis en nova formo!
Aarono CHAPMAN en atentigo anoncis la provon, fari "iPod"-retradion.
DĴ Kunar en komento jam ofertis sian partoprenon per samplobazita muziko.
Eblas aŭtomata abono per la t.n. RSS-tekniko.
2005-09-30 Ekzistas multega nova materialo por "publika kantaro"!
Pluraj artistoj dum la KEF permesis la aperigon de siaj kantoj.
Aldone ĉe musicexpress.com.br daŭre kreskas
Nun necesas realigi i.a. la tiklan paŝon de detalkorektado...
2005-08-31 Gunnar eble baldaŭ muzikos en nova grupo!
Li renkontiĝis kun gitaristo kaj basistino.
Ili intencas kune ludi rokmuzikon kaj metalrokon.
Ŝajne la bazo por komuna muzikado en Münster estas kreita.
2005-07-31 KEF 2005 bonegis!
Dum la 8a Kultura Esperanto-Festivalo (16a ĝis 23a de julio) regis brila etoso.
La partoprenantoj ĝuis la programon kaj muzikis trans ĉiuj aĝo- kaj stilolimoj.
La organizantoj sukcesis krei magiajn momentojn en Helsinko (Finnlando).
2005-06-30 DĴ Kunar prezentis Esperanto-muzikon en la gimnazio de Wolbeck (Münster)!
Kadre de projektotagoj, li helpis al du instruistoj de la angla.
Ili kaj la junuloj montris bonan prepariĝon tra detalaj demandoj pri Esperanto.
El la muzikekzemploj kiel kutime plej impresis Krio de Morto kaj Piĉismo...
2005-05-31 La "publika kantaro" denove prilaborata!
DĴ Kunar reekis la penan laboron por la publika kantaro.
Post la solvado de teknikaj problemoj, nun necesas kontakti diversajn artistojn.
Espereble la sekva versio povos baldaŭ aperi...
2005-04-30 "Tute negravas" denove havebla!
La legenda unua Amplifiki-albumo estas denove aĉetebla ĉe Vinilkosmo!
Oni retrovis stokon de la kasedo kaj repreparis la akompanan libreton kun ĉiuj tekstoj.
DĴ Kunar nur povas rekomendi tiun ĉi plej gravan Esperanto-albumon de sia ĝisnuna vivo!
2005-03-31 DĴ Kunar havas lernantinon!
Li instruis la uzon de programo por verki samplobazitan muzikon.
La transdono de scio iĝis tre agrabla sperto.
La lernantino jam sendis unuan demopecon al li- tre kontentiga rezulto!
2005-02-28La kultura broŝuro (jen PDF-versio) alvenis!
La Germana Esperanto-Junularo eldonis informilon speciale pri Esperanto-kulturo.
DĴ Kunar verkis la tekston por ĝi kaj kolektis la plej multajn ilustraĵojn.
Kiel ĉefa bazo servis lia artikolo pri Esperanto-kulturo, farita el pli frua prelego.
2005-01-31Nova "Feliĉe"-strofo oficiala!
La kvaran strofon de "Feliĉe" DĴ Kunar jam skribis en 2003.
Li ĝojas, ke Esperanto Desperado nun aprobis (kaj ankaŭ jam prezentis) ĝin.
Post la aldono de tiu lasta strofo, entute kvin aŭtoroj el kvin landoj verkis la kanton!
2004-12-27DĴ Kunar prelegos dum la IS!
Dum la 48a Internacia Seminario en Wetzlar okazos prelego pri Esperanto-muziko.
Eĉ la jaro 2004 sole plenas je rakontindaj okazaĵoj en muzika Esperantujo.
DĴ Kunar reaperos en la interreto en la nova jaro.
2004-11-30Alvenis la sekva laborfazo por la publika kantaro!
DĴ Kunar nun alskribas plurajn artistojn.
Se ili permesos la uzon de siaj kantoj, la kantaro povo plukreski.
Espereble muzikemuloj do baldaŭ havos pli multan materialon...
2004-10-31Babilado pri muziko kun DĴ Kunar!
La 25an de oktobro okazis USEJ-babilado.
La temo estis "muziko" - kaj la speciala gasto DĴ Kunar.
En ties taglibro legeblas pliaj detaloj...
2004-09-30Nova kanto de DĴ Kunar!
La nova instrumentaĵo nomiĝas "Je la fino de l' somero".
Ĝi aperis ĝustatempe antaŭ la komenciĝo de aŭtuno.
La kanto senpage haveblas ĉe www.download.com/kunar.
2004-08-31 Komputilaj problemoj prezentas intertempan obstaklon!
Tial ankoraŭ ne aperis aldono al la publika kantaro.
Tamen 11 pliaj kantoj jam pretas.
DĴ Kunar bedaŭras la prokraston kaj pardonpetas...
2004-07-20La unua versio de la publika kantaro pretas!
Post longa laborado, nun eblas elŝuti ĝin.
Komence 23 kantoj atendas la muzikemulojn.
Kaj kompreneble DĴ Kunar intencas prepari multe pli...
2004-06-28DĴ Kunar denove muzikas!
Finfine li denove trovis la tempon (kaj lin la inspiro) por krei muzikon.
Post plurmonata paŭzo, nun denove pretas nova kanto.
Kaj espereble baldaŭ sekvos pliaj...
2004-05-29 KEF 2005 en Finnlando!
Post kvinjara paŭzo finfine denove okazos Kultura Esperanto-Festivalo
DĴ Kunar ĝojas pri tiu novaĵo, kiu nun atingis lin oficiale.
Li esperas denove povi partopreni tiun gravan kulturan Esperanto-aranĝon.
2004-04-29 DĴ Kunar havas novan MP3-paĝon!
Ekde kelkaj tagoj lia muziko haveblas ĉe www.download.com/kunar.
La MP3-dosieroj havas pli altan kvaliton ol antaŭe (192 kpbs anstataŭ 128).
La unua kanto estas "Klara blua akvo", baldaŭ sekvos pliaj!
2004-03-28 Nova prelego pri Esperanto-muziko!
Tiu prelego pritraktas la evoluon de la Eo-muziksceno ekde 2000:
Intertempajn atingojn, nunajn problemojn, estontajn ŝancojn...
Unua prezentado ĉe la Esperanto-klubo de Münster rezultis agrable.
2004-02-29 DĴ Kunar translokiĝas!
Ekde marto li loĝos en Münster, sia naskiĝurbo.
La nova loĝejo estas freŝe renovigita; nur ankoraŭ mankas detaletoj.
Espereble la novaj najbaroj ŝatas muzikon...
2004-01-21 longe intencita, nun finita:
kompilo de legalaj, senpagaj MP3-dosieroj de "Die Ärzte"!
Ekde nun por esperantistoj pli facilas malkovri la germanlingvajn originalojn.
Muziko aŭskultinda ankaŭ por ĉiuj, kiuj ne konas la sonon de "La Kuracistoj".
2003-12-24 versio 1.5 de la kantokolekto pretas!
Ĝustatempe antaŭ la jarfino, DĴ Kunar aldonis la lastajn kantojn
por atingi la magian ciferon de 100 kantoj entute.
Plie "La Kuracistoj" denove ekzercis por koncerto dum la IS...
2003-11-30 mp3.com ĉesos esti portalo por artistoj!
Post pli ol kvar jaroj, DĴ Kunar devos serĉi novan TTT-ejon por oferti sian muzikon.
Plej verŝajna anstataŭa kandidato estas mp3.com.au.
Jam nun ekzistas retejo ĉe www.mp3.com.au/DJKunar/.
2003-10-31 DĴ Kunar denove verkas!
Finfine lin trovis denove la inspiro (jes, tielmaniere, ne inverse!)
Kiel unua rezulto, jam finverkiĝis du novaj recenzoj...
2003-09-26 Mia privata hejmpaĝo translokiĝis!
Post ses jaroj, bedaŭrinde iĝis neevitebla meti ĉion al nova adreso:
www.muenster.de/~kunar/person/
2003-08-31 La kantokolekto plukreskas!
Koran dankon al ĉiuj kontribuantoj.
La enkomputiligado - longdaŭra, pena laboro - montras unuajn fruktojn.
2003-07-10 La Kuracistoj en la reto!
Finfine estiĝis kontakto al la germana grupo "Die Ärzte"!
Ili donis sian permeson al la publikigado de la tradukitaj tekstoj.
Tial ekde nun ĉiuj kantotekstoj troveblas en la reto.
2003-06-30 nova KD kun muziko de DĴ Kunar!
Lia kanto "Konsilo por la vivo (aurora mix)" aperos sur la
somero-2003-eldono de promocia kompilo de Dance-Net.
2003-05-25 DĴ Kunar translokiĝas!
Post la sukceso fino de siaj studoj, li denove loĝos en Nordwalde.
Li dum ioma tempo restos sen regula interretaliro kaj sekve ne tiom ofte retumos.
...sed ne zorgu, li revenos!
2003-05-08 Ĉu kreskas la fameco de DĴ Kunar? Oni jam babilas pri li en Live Journal,
interreta komunumo kie homoj diskutas kaj skribas personan taglibron.
La DĴ kaptis la okazon por krei sian propran lokon tie.
Cetere nuntempe ĉiu membro rajtas kontribui al intervjuo kun li.
2003-04-12 rok-gazet' 10 plenas je materialo de kaj/aŭ pri DĴ Kunar!
Laŭ propra nombrado, ne nur aperis 11 (!) de liaj recenzoj,
sed ankaŭ longa intervjuo kun li kaj tri de li verkitaj aŭ tradukitaj intervjuoj.
Plie entute sep artikoloj mencias lian nomon... jen la fruktoj de kvarjara laboro!
2003-03-25 DĴ Kunar malkovris la belegan muzikon de Coldplay!
Kvankam li ne estas verva ŝatanto de britpopo, tiu ĉi grupo vere kaptis lian atenton.
Je la malbonŝanco de liaj kompatindaj kunloĝantoj,
la kantoj "Clocks", "Shiver" kaj "Yellow" nun ofte eksonas.
2003-03-08Laŭ sekretaj fontoj, DĴ Kunar eventuale laboros por la TEJO-radio.
Temos pri interretaj elsendoj kun Esperanto-muziko.
2003-02-14
  • Mi fiere anoncas ke finfine mi mem tenas en miaj manoj la "Elektronikan Kompilon"!
  • La unua versio de mia muzika paĝaro pretas!

lastaj ŝanĝoj: 2008-01-30 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.