Temas pri parodio de la
Kajto-kanono "
Misuzo estos punota".
Mi elpensis ĝin la 29an de decembro 2002 dum de la
Internacia Seminario (IS) en Trier.
Tie la organizantoj devis dum la tuta nokto atenti pri la enirpordo kiu estis ekipita per nerva alarmsistemo.
La partoprenantoj - ne alkutimitaj al germana sekureco - jam en la unua nokto kaŭzis per premado de la ruĝa butono (!)
la timitan alarmon. Tial mi decidis atentigi la homojn pri la problemo en iom malkutima formo.
Do dum la dua koncerto de
La Kuracistoj, mi post la unua duono de la
repertuaro prezentis al la publiko la sekvan kanonon: