historia dokumento kun daŭra valido:

10 malpermesoj al esperantistoj

de Prof-ro. P. Christaller, Stutgarto

enhavo:

  1. Ne jam skribu Esperanto-artikolojn aŭ eĉ verku poezie, kiam vi apenaŭ unu gramatikon tralegis!
  2. Ne estu trudema, kiam vi al persono propagandas!
  3. Ne trograndigu propagandante!
  4. Ne estu trudema al samideanoj!
  5. Ne fondu novan grupon, kiam la cirkonstancoj ne sufiĉe garantias la daŭron de ĝia ekzisto!
  6. Ne skribu novan gramatikon!
  7. Ne fondu la de vi intencitan gazeton, ĉar da ili ekzistas jam tromulte!
  8. Evitu entute la manion por novaj fondaĵoj!
  9. Ne estu fanatika fundamentisto!
  10. Ne fariĝu plibonigisto de Esperanto!

1. Ne jam skribu Esperanto-artikolojn aŭ eĉ verku poezie, kiam vi apenaŭ unu gramatikon tralegis!

Certe Esperanto estas facila, tamen oni ĝin devas lerni, precipe verkisto en Esperanto bezonas sufiĉan konon de la internacia stilo, kaj nur per multa legado oni tiun akiras. Ni en Esperantujo jam havas belegajn poemojn, kiujn oni bone povas montri apud aliaj poeziaĵoj nacilingvaj, sed la "poetito"* en nia lando jam konfuzigis la kapojn de multaj, kaj al eksteruloj ĝi malutilis pri ilia "stomako" por Esperanto.

* "Ito" en la senco de malsano

2. Ne estu trudema, kiam vi al persono propagandas!

Precipe ne al plej intimaj konatoj. Pripensu, ke ne ĉiu estas taŭga por estonteculo, ne ĉiu estas "matura" por grandaj novaj ideoj. Kie glacian malvarmom vi renkontas, tie lasu varbadon. Ĉiama parolo ne efikas, pli multe agas faroj. Estonte ili ĉiuj venos, la nun malŝate rigardantoj al Esperanto. Pripensu plue, ke por multaj ne estas facila afero, - apud profesia laboro, ofte tre streĉiga - lerni ion novan, kiu postulas kelkan tempon, kiam estas dezirate, ke ĝi trovu veran valoron por la lerninto. Plej ofte oni devas esti kontenta, kiam la alia konsentas, ke helplingvo estas io utila, eĉ necesa.

3. Ne trograndigu propagandante!

Humore tiu temo estas pritraktita en sprita artikoleto de E. Wende (La Ondo de Esperanto, Januaro 1913: "Skizo el mia propagandisto vivo"). "Dum la lasta somero mi neatendite trafis en tute fremdan vilaĝon, kie mi devis pasigi kelke da tagoj. Por ne perdi la tempon, mi decidis tuj ekpropagandi nian karan lingvon. Nature, mi unue direktiĝis al sinjoro poŝtestro, kiel persono ordinare ĝuanta libertempon, ĉar la vilaĝanoj ne estas korespondemaj: la plimulto ja scias nek skribi, nek legi. Nu, ĉar la poŝtestro estis Polo, mi pole klarigis al li la teorian perfektecon de Esperanto. - Tak, tak,* - li diris, - bone, sed ĉu Esperanto estas disvastigita? Ĉu Esperanto estas praktike utiligebla nun? Jen la demando plej grava! Tiam mi komencis litanion: U.E.A. estas (k.t.p.) ... ĝi nun havas proksimume 19250 membrojn, interalie 1250 en Saharo. Nur la Norda Poluso ankoraŭ ne havs regionan Delegiton de U.E.A.... La ĵus okazinta Krakova kongreso kunvenigis 5271 personojn ... Ni havas 499 gazetojn, ne enkalkulante la 7 ĉiutagajn kaj ĝenerale ne-esperantistajn gazetojn ... Nombro de la Esperanto-libroj atingis jam la 14an milon ... Nia riĉa literaturo originala posedas jam 179 romanojn, k.t.p, k.t.p. La poŝtestro grandmire rigardis min kaj fine petis, ke mi diru mian nomon. Kompreneble, mi ne sekretigis, ke mi estas la emineta kaj famekonata en Esperantujo aŭtoro Wende, kaj nur tiam la kanajlo, vipere ridante, sciigis al mi, en perfekta Esperanto, ke li estas Esperantisto de 10 jaroj, ke li aŭdis nur pri 8000 U.E.A.-anoj, ke li partoprenis mem la Krakovan kongreson, ke ni ne havas eĉ unu tagan gazeton, ke li abonas mem 12 gazetojn kaj tamen neniam legis pri la eminenta kaj famekonata Wende ... k.t.p. Kaj ... mi foriris de tiu fripono, malbenante la ulojn, kiuj esperantistiĝas mem kaj ne volas atendi, ke ni esperantistigu ilin. Sinjoro Redaktoro, havu la afablecon, ne sendi ĉi tiun No. 1 de "La Ondo de Esperanto" en vilaĝon Neekzistovka, al s-ro poŝtestro Abocoĉovski."

* pollingvaĵo: "jes, jes" (C.B.)

4. Ne estu trudema al samideanoj!

Jam en 1903 oni povis legi en "L'Espérantiste" la jenon: "... la afero estas pri la liberegeco - por ne uzi alian vorton - laŭ kiu kondutas kelkaj Esperantistoj kontraŭ siaj kolegoj en lingvo internacia ... Malĝuste oni konsideras ĉiun Esperantiston kiel korespondanton ... Tre ofte oni vidas adeptojn de Esperanto ne sole permesantajn al si, ĝeni per neĝustatempa korespondo personojn, kiuj tion neniam permesis al ili, sed altrudantajn al ili petojn tiel strangajn, kiel maldiskretajn. Distinginda profesoro de la Pariza Universitato ricevis, tuj post la publikigo de sia aliĝo al Esp. Societo, multajn trudajn korespondojn, aliparte sensignifajn; poste, ian tagon, leteron de fremdulo, petante, ke li serĉu por li en Parizo loĝejon konvenan, ne karan k.t.p. Ĉi tiu profesoro petis, ke mi elstreku lin el la Societo. Alian fojon, Anglino, s-ino. B., sendas al mi, ŝi ankaŭ, sian eksiĝon: ŝi estis persekutata de la korespondoj: Esperantisto ĵus estis al ŝi skribinta por peti, ke ŝi aĉetu por li, en magazeno de Londono, kelkajn objektojn de tolaĵo, kiujn li montris! - Kion diri pri la kolektantoj de poŝtaj signoj aŭ kartoj ilustritaj? Ilia okazaĵo estas malpli grava. Sed kia kvanto! Ĉiu nova Esperantisto, en lando, kies markojn aŭ kartojn ili ne havas ankoraŭ, estas por ili bona kaptaĵo. Precipe la amikoj loĝantaj en lando iom malproksima estas certaj, ke ili superŝutiĝos per la korespondoj de tiuj kolektantoj. Ha, kiel mi kondolencas la Esperantistojn, kiuj loĝas en Persujo aŭ Filipin-insuloj ... ... Efektive, "Per Esperanto" estas devizo tre bona, bonega, sed nur kondiĉe, ke ĝi ne estu trouzata, tropraktikata."

5. Ne fondu novan grupon, kiam la cirkonstancoj ne sufiĉe garantias la daŭron de ĝia ekzisto!

Plejmulte la Esperantistoj havas emon al novaj ideoj, tial la logo estas granda, ke ili ekzistigu ion novan. Sed ĉiu grupo sen daŭra sukceso estas malfaciligo de la propagando; ĝia ekzisto pli malutilas ol ĝia nefondo. Unuavice estas necese, ke oni havu aron da konvinkitaj amikoj de nia afero, kiuj ne nur parolas pri la lingvo, aŭ eĉ publike paroladas por ĝi, sed kiuj uzas ĝin kaj bone konas la tutan movadon.

6. Ne skribu novan gramatikon!

Jam ekzistas tiomaj, kaj oni zorgis jam por ĉiu gusto. Gramatikojn jam ekzistantajn oni povas plibonigi laŭ prudentaj konsiloj akiritaj per praktiko. Sed tion oni malfaciligas al la eldoninto, kiam ĉiam novaj gramatikoj limigas la vendon de la jamaj. Ĉar Esperanto estas tiel tre simpla kaj regula, iu lerta Esperantisto, estante samtempe lerta pri instruado, ne estos tro dependa de la boneco aŭ grando de gramatiko. Preskaŭ ĉiu en lia mano liveros kontentigan rezulton*.

* D-ro Zamenhof rajte diris en Washington: "La unuaj Esperantistoj posedis nur la 16 regulojn de Fundamento de Esperanto, tamen li akiris bonan stilon."

7. Ne fondu la de vi intencitan gazeton, ĉar da ili ekzistas jam tromulte!

Tiu konsilo, kiun oni povis legi en gazeto por antialkoholuloj, taŭgas same bone por Esperantujo. Kiom da gazetkadavroj kuŝas sur la vojo de la Esperanto-historio! Landeto en sudorienta Eŭropo estas vere fama en Esperantujo pro ĝia piroteknika gazetliteraturo. La praktikaj Angloj montras - laŭ niaj gazetlistoj - bonan ekzemplon, kiel oni aranĝas la aferon laŭ la cirkonstancoj. Ĉiu nova propaganda gazeto en lingva regiono, kie jam ekzistas unu tia, malutilas al la jama; la samon oni devas diri pri la profesiaj, regionaj. "Voĉo de Kuracistoj" kaj "La Medicino" estas klasika ekzemplo: La konkuro inter ili pereigis ambaŭ, kaj la malsukceso malfaciligis la ekvojon al la nova "La kuracisto". Ankaŭ por fakaj unuiĝoj ne estas konsilinde, fondi novan gazeton, preferinde estas, ke ili aliĝu al jam ekzistanta eldonaĵo, ĉu enigante apartan fakon por sia profesia teritorio, ĉu uzante aldonaĵojn aperontajn laŭ bezono. Tiel "La Revuo" enhavas la sciigojn de la juristoj kaj de la Ruĝa Kruco, dum "Esperanto" jam eldonis aldonojn por komercistoj, laboristoj, virinoj, kolektantoj kaj studentoj. Tiel ankaŭ "Ĉirkaŭ la mondo" estis organo por la Germana Akademia Esperanto-Asocio, por la Ligo de Saksaj Instruistoj kaj por la Germana Studenta Esperanto-Asocio.

8. Evitu entute la manion por novaj fondaĵoj!

Veraj Esperantistoj ne estas dormemuloj, sed energiuloj, sed ili evitu la staton de ekscitiĝo, ili ne ĉiam provu fondi ion novan, ekzemple novan ligon, asocion. Tro multaj organizaĵoj malakcelas la laboron, absorbas tempon kaj monon kaj malhelpas per tio la agadon eksteren. Ofte oni renkontas personojn tre iniciatemajn pri nova laboro, pri ŝanĝoj nedirektaj: kiam la grupestraro aliras tiun aferon, tiam la proponintoj restas flanke.

9. Ne estu fanatika fundamentisto!

Bone estas: konservi purecon kaj unuecon de la lingvo, sed konsideru, ke multo ankoraŭ estas konstruota, kaj ke ĉiu medio havas siajn postulojn al la lingvo. En Universala Vortaro kaj ties aldono jam estas fiksitaj la plej necesaj esprimoj, ĝuste pro tio ne estas domaĝe, kiam oni ricevos duoblajn esprimojn por unu ideo, se nur oni ĉiam konscias, ke unua postulo estas: Estu kiel eble klara kaj simpla en via parolo! Se ekzistas du samsencaj esprimoj, iom post iom unu el ili certe venkos la alian, kaj kiam la venkinta estos la malpli "scienca", ne grave: la praktiko superas teorion. Tre akceptinda estas la opinio de "Literatura Asocio" pri tiu afero: "Fanatismo, tiu malbona frato de la entuziasmo, neniam eniru nian Esperantan rondon. Fanatismo ekzemple estas la ĉasado, spionado, senindulga persekuto de novaj vortoj. Povus ja okazi, ke ia verko, anonime prezentata de nia Majstro mem, pro kelkaj novaj radikoj, estus malllaŭdata, ĉar la nekonata aŭtoro uzis "neaprobitajn" vortojn. El tiu hipotezo oni povas vidi, kien kondukas fanatismo. Ni senĉese ripetu, ke ni ne ŝatas novan vorton nur tiam, kiam por la sama ideo jam ekzistas bona esprimo."

10. Ne fariĝu plibonigisto de Esperanto!

Oni dokumentas mensan miopecon, kiam oni opinias, ke la propra juĝo pri tio aŭ tio ĉe Esperanto estas la plej senerara, kaj kio ne plaĉas al "oni", tion oni nepre ŝanĝu, por pli rapide atingi la celon.* Tiel ni spertis, ke en "Reform-Esperanto" oni proponis francigon, en "Nov-Esperanto" germanigon de la helpa lingvo. Pli malfrue eble venos Rusoj k.t.p. - Per ĉiuj tiaj ŝanĝproponoj oni nur malutilas al la movado.

* Tia naivulo iam skribis al D-ro. Zamenhof, kiam li anstataŭigos "kaj" per alia vorteto, tiam li ankaŭ akceptos Esperanton.

aldonaj informoj pri la dokumento

komento de la trovinto

Tiu ĉi teksto aperis la unuan fojon en "Informa Bulteno (Aldono al la Oficiala Gazeto)", 1, en la jaro 1914-a kaj mi trovis ĝin citita en la lernolibro "Unterrichtsbriefe zum Selbsterlernen der Welthilfssprache Esperanto", 2-a eldono, Berlino, 1920 (1-a 1917) de D-ro. A. Möbuß.

Kvankam la sekvantaj malpermesoj ŝajnos hodiaŭ malaktualiĝintaj esti al iuj, havante pli ol okdek jarojn (kiam Germanujo ne jam estis fariĝinta respubliko kaj oni estis ankoraŭ pli finvenkecaj), mi opinias, ke kelkiuj el ili estas utilaj ankaŭ al la nuna Esperantistaro. Krom tio estas eble interese, artikolon el la fruaj jaroj legi kaj vidi, kian stilon ili uzis.

Salutas vin

Cyril Brosch
www.cyrilbrosch.net

komento de la enretiginto

La Esperanto-movado suferas pro stranga fenomeno: Homoj verve komencas novajn projektojn, kaj la gazetoj estas plenaj je laŭdo pri ĉiu el ili. Sed nur malofte mi legas, ke iu projekto venis al sukcesa finiĝo, kaj ke la gazetaro, asocioj aŭ aktivuloj agnoskas tion per pli granda laŭdo, kiun la plenumintoj meritus. Kiu unue memfiere fanfaronas pri siaj ideoj, ricevas amasan aplaŭdon, sed kiu efektive prudente kaj diligente realigas sian planitan taskon, ne rikoltas la rekonon, kiu decus kiel rekompenso ideala por la tempo kaj nervoj investitaj. Pridubinda tradicio kiu kuraĝigas parolemulojn kaj malmotivigas agantojn kaj tiel bremsas la Esperantujan aktivecon.

El tio rezultas, ke la proponantoj de iu ajn projekto ne bezonas atenti pri la realigeblo de siaj teoriaj pensaĵoj aŭ la daŭrigeblo de komencita aktiveco - ja neniu rigardas al la fino! Tiu praktiko gvidas al la bone konataj "aeraj kasteloj" kiuj eterne restas kapaj konstruaĵoj, kaj la "pajlaj fajroj", kiuj post mallonga intensa brulado rapide estingiĝas. Kompreneble ĉiu averto pri tio estis vana, oni eĉ akuzis min esti profunda pesimisto kaj obstakla bremsanto. Post multaj jaroj kiel Esperanto-aktivulo, mi estis sufiĉe seniluziigita. Des pli kontentiga kaj amuza estis la tralegado de la "10 malpermesoj" - mi sentis min pravigita. Ekde nun mi havas fortan argumenton kontraŭ projektoj kaj proponoj, kiuj jam je la unua tralegado evidente estas idiotaj. Ke tiu dokumento aperis antaŭ tiom multaj jaroj, povas montriĝi eĉ pli utila: Kiu agas kontraŭ tiom malnovaj malpermesoj, maltrafis la evoluon de Esperant(uj)o kaj intelekte postrestis en praa fazo de la frua 20a jarcento.

Kelkaj ekzemploj, kiuj montras la validecon de la kritiko esprimita per la malpermesoj: Kore salutas

Gunnar R. Fischer
www.muenster.de/~kunar

lastaj ŝanĝoj: 2003-12-02 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.