La premiero


ĉefa paĝo -> verkitaj kantotekstoj -> La premiero

pri la teksto

Mian unuan hiphopon mi skribis dum pluraj monatoj, interalie dum la trajnvojaĝo al la UK 1999 en Berlino, dum la nokta pluvojaĝo al kaj dum la 55a IJK 1999 en Veszprém kie mi prezentis ĝin la unuan fojon. Atentu pri la multaj sekretaj alludoj!

Se vi interesiĝas pri la origina kanto: Jen parto de ĝi (la unua strofo kaj la unua duono de la refreno) kiel MP3-dosiero.

La premiero

interalie laŭ la malantaŭa muziko de "Reimemonster" de Afrob kaj Ferris MC

Bonan vesperon, miaj karaj, kaj saluton!
Formetu la trinkaĵojn sed antaŭe prenu gluton
Mi volas ke vi pretas kiam muzikon mi surmetas
kaj ke vi ĉiuj dancu estas kion mi nun petas
Se vi min ne tro konas, prezentiĝon do bezonas
mi ĝin enmikrofon(ig)as kaj rime ĝi eksonas
Diskejestro mi estas, kun vi ĉiuj mi nun festas
DĴ Kunar mi nomiĝas kaj babilanta mi restas
Muzikon mi faras, ĉu mi dancas aŭ staras
Eĉ se mi ne gitaras mi vin distras kiel Blera Brothers
Kiam mi kantas tenore kaj elkore
hej, tiam mi min nomas Gennaro Pescatore
Ĉar muzike mi jam fuŝis plurfoje dum unu horo
mia tria nomo estas "la reĝo de doloro"
Sed homoj, ni estas en Esperanto-aranĝo
Do ni festu ĝis la matenmanĝo!

refreno:

Hodiaŭ festegas homamaso multnacia
Niajn korpojn ni movas en maniero tre gracia
La etoso al mi ŝajnas nesupertrafebla
Ĉiu zorgo estas nun evidente nevidebla

Egalas ĉu vi aĝas aŭ ĉu vi estas juna:
la muziko aŭskultiĝas kaj (ek)kantas DĴ Kunar
Mi deziras al vi tre belan renkontiĝon
bonan diskotekon kaj multan amuziĝon

Se hazarde vi estas Esperanto-komencanto
tiam estas por vi la venonta parto de la kanto
Do vi lernas la lingvon kaj volas uzi la ILon
Por ke vi spertu la utilon mi al vi donas la konsilon:
Se en la granda oceano estas malgranda insulo
tiam simple ekparolu kaj ne estu timemulo
regule bonvole konsultu la PIVon
kaj neniam forgesu la akuzativon
Se vi volas konatiĝi kun la tuta mondo
la ebleco tre facilas en samideana rondo
Dum La Bamba envenas tuta karavano
do ne estu nur maristo sed ĉiam kapitano
Jes, pludancu eĉ se premas via ŝuo
sed nepre evitu planton en la genuo
Antaŭ ol mi finas kaj kaŭzas kverelegojn
mi tre ŝatus saluti miajn du kolegojn:
Jan "Schröder" Schröder scipovas bone repadi
kaj la saman mi diras pri Vera "MC IJS" Acsádi
Fine mi salutas ĉiun samideanon
plenigu la glason - forbatu kaj sanon!

(refreno)

lasta parto (repata kvar fojojn):
La premiero dum tiu ĉi vespero
Esperanto-hiphopo sur la diskotelero
(Ek)svingu viajn manojn en la aero
kaj ne tenu ambaŭ gambojn stare sur la tero


lastaj ŝanĝoj: 2003-05-06 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.