La okulvitroj de Buddy Holly


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> La okulvitroj de Buddy Holly

La okulvitroj de Buddy Holly

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Christof KRICK
origina interpreto: "Die Ärzte"

Buddy Holly havis brunan hararon
li havis okulvitrojn kaj ankaŭ gitaron
la gitaron ludis li ĝis ekstazo
la vitroj estis ĉiam sur lia nazo

li kantis anĝele kaj lin konis ĉiu hom'
vespere li remetis la gitaron en la dom'
sed la okulvitrojn li eĉ lite havis kun
kie estas liaj vitroj nun?

Pro lia beleco la virinoj tre ardis
iliajn okulojn li simple rigardis
se la okulvitroj je tio lin ĝenis
li kantis ĝis kiam ŝi fine lin prenis

li grimpis en avion kaj ridetis al ekster'
de supre grandioze nun aspektis nia ter'
la avio kraŝis, ho, kia maloportun'
kie estas liaj vitroj nun?

Pri la okulvitroj la legendo ne cedas
ke belege kantas kiu ilin posedas
multe da friponoj ilin ĉasis pro tio
sed finfine restas al ili nenio

ĉar tekstis lia testament' en frazo je la fin'
kun miaj okulvitroj nepre entombigu min
kaj nun ni scias ke finfine finiĝis la esplor'
Buddy Holly kun la vitroj putris for.

La tutan mondon arde interesis lia sort'
kaj tre multajn homojn afliktegis lia mort'
kaj nun por ni la memmortigo estu celo
ĉar denove Buddy kantos por ni en ĉielo


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-09 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.