"
Die Ärzte" estas tre fama germanlingva punkrokgrupo.
"
La Kuracistoj" reludas iliajn plej grandajn sukcesojn kun tekstoj tradukitaj al Esperanto.
La grupo oficiale formiĝis en 2001. La membroj tiam jam konis unu la alian ekde du jaroj de diversaj Esperanto-renkontiĝoj.
Ekzistas paĝo kun
kelkaj fotoj de la koncertoj (sekcio "muzkistaj fotoj").
La
tekstoj kun akordoj haveblas kiel parto de la
publika kantaro.
Ĝisnunaj koncertoj:
Nunaj membroj:
- Gunnar R. FISCHER - ĉefkantado, akompana akustika gitaro, tekstotradukado
- Sebastian HOFFMANN - elektra baso, akustika gitaro, akompana kantado
- Basim AL-SHAIKHLI - elektra kaj akustika gitaroj, foje elektrika baso
- Gerold KUKULENZ - drumo (sola neesperantlingva persono de la grupo)
- Christof KRICK - tekstotradukado, foja kantado, kriado (fondinto de "La Kuracistoj")
La grupo reludas foje kantojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj: "Mi kaj ŝi" kaj "Somera temp'" de
Amplifiki,
"
Longe for" de
Persone
kaj "En kaĉ'" de
Team'.
Dum la koncerto en Hungario ili prezentis ankaŭ du kantojn en la hungara, nome "Szállj el kismadár" de Republic
kaj "Emelj fel" de Ladánybene Huszonhét (LB27). Je diversaj okazoj ili ludis pliajn famajn Esperanto-kantojn
de aliaj grupoj, nome "Ska-virino" de
Esperanto Desperado, "Sola" de Amplifiki, "Hej la nizoj" de JoMo
- kaj kompreneble "La Bamba".
Kun Dolchamar ili ludis "Dance kun larma okul'" kaj "Ĉiuj al la plaĝo".
Kun JoMo ili ludis "La Bamba", "IS", "Junula amo", "La okulvitroj de Buddy Holly", "Hej la nizoj", "Ĉu vi volas danci?", "Ska-virino", "Sola" kaj kelkajn slavajn kantojn.
La Kuracistoj transprenis la kutimon de la origina Germana grupo, fari kantoparodiojn laŭ la melodio de
"La grasa Elke" ("Die fette Elke"), kantante parton de "Povus esti simple" kaj "Amanda" (de Persone) dum la dua koncerto.
Krome dum teknika paŭzo Gunnar prezentis
memelpensitan ŝerckanonon, kiu estis alludo al kanono de
Kajto (kiuj estis koncertintaj nur kelkajn tagojn antaŭe ĉe la sama loko).
Ekzistas plia adapto de "Die Ärzte"-kanto al Esperanto.
La originalo nomiĝas "
Punk ist...", la nova versio
"
Esperanto 'stas...".
Stephan SCHNEIDER verkis ĝin post renkonto de la grupo dum la Internacia Seminario 2006/07.