La grasa Elke


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> La grasa Elke

La grasa Elke

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Christof KRICK
origina interpreto: "Die Ärzte"

Komenciĝis la afero per telefonalvok'
ŝia voĉo karesema kaj mildega estis ŝok'
ŝi sendis al mi foton, ekhaltis mia kor'
ŝi aspektis kiel pico, ŝi belegis kiel flor'
mi skribis amleteron eĉ kun rozodor' al ŝi
kaj post du semajnoj amoparo estis ni

Elke!
La grasa Elke!

Ni iam renkontiĝis, ĉe kandellum' kaj vin'
sed tiom tre tre dika, mi ne imagis ŝin
mi provis ŝin brakumi, sed trois la amas'
kiel en abismo, perdiĝis mi en gras'
ŝi vere estas bulo de nekonata dik'
aspektas kiel kokobrust kun pizoj - en aspik'!

Elke!
La grasa Elke!

Ni iris kune manĝi kaj en restoraci'
mi manĝis du panpecojn kaj tutan porkon ŝi!
Elke tre utilas, mi pensas kun tener'
dum vintro ŝi varmigas kaj ombrigas dum somer'
pezegas ŝiaj gamboj, ne ekzistas duplikat'
mi foje ŝin surgrimpis - sen oksigena aparat'!

Elke!
La grasa Elke!

Mi nomis ŝin grasbulo, amplene sen fervor'
sed rompiĝis tuj la dika grasa kor'
pro tio ŝi ĵus mortis, foriris ŝi en pac'
ne eblis enterigi, en tombejo mankis spac' !!!

Elke!
La grasa Elke!

Elke!
La grasa Elke!


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-09 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.