"
La danco de la vento" estas origine instrumenta elektronika kanto. Ĝin verkis
Andreas VIKLUND el Svedio pro kies engaĝiĝo
multaj aliaj artistoj kreis remiksojn. Sekve Esperanto estas menciita sur multaj artistaj paĝoj, i.a. sur tiu de TbO & Vega el Paderborn.
Tielmaniere mi malkovris tiun kanton en somero 2000. Por ke ĝi aperu en la
Elektronika Kompilo, necesis ankoraŭ enmeti esperantlingvajn voĉojn.
Post unu de multaj por ĝi tralaboritaj noktoj en en novembro 2002, matene spontanee venis la sekvaj du strofoj al mi dum duondormo. Mi ankoraŭ verkis kaj planis pliajn strofojn, sed je la fino ne uzis ilin.