Kisu min, ho kara


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Kisu min, ho kara

Kisu min, ho kara

teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Kisu min, ho kara mia
Diru ke vi amas min
Mi scias ke ne estas ver'
sed ne sentas diferencon kiam mi brakumas vin.

Kisu min, ho kara mia
Ne hezitu trompi min.
Mi forgesas, kio okazis
kaj esperas, ne eĉ revas ke mi ne jam perdis vin.

Tutegalas ja por mi ĉu la sent' estas ŝajnaĉ'
Agu lau plaĉ'.

Kisu min, ho kara mia,
eĉ se nur por lasta foj'.
Ni prokrastu la momenton adiaŭan
Lasu min ankoraŭ ne kun la malĝoj'

Kisu min, ho kara mia
Ne hezitu trompi min.
Se vi volas, iru for.
Sed memoru ke sen vi - ke sen vi alvenos fin'.

Jes, tutegalas ja por mi ĉu nur temas pri ludaĉ'.
Agu lau plaĉ'.

3x [
Kisu min, ho kara
Kisu min, ho kara
Kisu min, ho kara mia ]


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-10 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.