Kantoj
Akordoj serĉataj
Dum diversaj gitaraj rondoj en Esperanto-renkontiĝoj, mi konstatis gravan mankon: Bedaŭrinde apenaŭ ekzistas notoj de rokmuzikaj kantoj en Esperantujo.
Tion mi volas ŝanĝi kaj pro tio kolektas ilin.
Mia celo estas krei privatan, maloficialan kantokolekton por ke Esperanto-muziko eksonu pli ofte kaj por ke la bonaj kantoj iom pli diskonatiĝu en
Esperantujo! Tio ankaŭ helpos al la artistoj vendi siajn verkojn... homoj aĉetas kion ili aŭdis multfoje.
Ĉu vi havas ie notojn aŭ akordojn de de grupoj kiel Amplifiki, Persone, Team', JoMo, Esperanto Desperado ktp.? Se jes, tiam bonvolu kontakti min.
Jam nun antaŭdankon!
Mia kantokolekto (tekstoj kaj akordoj)
versio 2.4 / dato: 2006-01-05
126 kantoj en PDF- kaj RTF-formato - al la
publika versio (kun elŝutebla PDF-dosiero)
rok-, pop- kaj mondmuziko
- Amplifiki:
Brava bardo · IS · Mi kaj ŝi [*] · Por ĉiam [*] · Sola · Somera temp' [*]
- Brazila Kolekto:
Akvo fluas · Dindi · Knabino el Ipanema · Korkovado · Medito · Ondo · Sunvojo · Tristas
- Esperanto Desperado:
Grava · Feliĉe · Lando de amo · Ska-virino
- Giuseppe CASTELLI:
Travivos mi
- Gunnar R. FISCHER:
Ho! Mia kor'! · IS en Germanio · Jarfino · Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)
- Feri FLORO:
La Bambo
- Flávio FONSECA:
Babelturo · Jam temp' está · Simbiozo
- JoMo:
Ĉeboksaro · Ĉu vi volas danci? · Esperanto · Hej la nizoj · Kisu min · Kun ci · La blondulineto · La Bambo · La virbovo kaj la luno ·
Sur lar mar' (reĝas vent')
- La Kuracistoj:
Bona tempo · Ĉar estas rokmuzik' · Ĉu jam ĉio? · 2000 knabinoj · Duona amkanto · Junula amo · Kisu min, ho kara · La grasa Elke ·
La okulvitroj de Buddy Holly · Misteroland' · Ne plu · Por ĉiam · Por ni · Sen vi · Solege en la nokt' · Vi volas kisi · Vir' estas porko · Westerland
- Merlin:
Aferoj por gardi · Alia mondo · Bluaj fragoj · Finfine · Ho! Mia kor'! · La bono · La tondro · Nokta trajnejo · Se mi povas · Verda soldato · Vidu
- Persone:
Amanda [*] · Ĉu vi pentas? · Eĉ knaboj · Du homoj [*] · La fantoma lum' · Longe for · Neĝo dancas [*] · Korpo kaj anim' ·
Mia knabino · Tute sekura
- Duncan C. THOMSON:
Mola · Pasportserva bluso
- Bertilo WENNERGREN:
Feliĉe
- La Porkoj:
Jen
- Team':
En kaĉ' · Eta ŝtormo nokta · Jen mia numero · Nun ni plu kunas [*] · Rakonta silentado · Reklamo al silento · Sur la sama ŝipo · Volas ni
- plie:
Kiel birdo · Mi brilu plu
folkloro kaj kantaŭtoraj verkoj
- Morice BENIN:
Al feliĉ' · Evident'-silent' kaj migrado · In-spir' · La anonco · La landoj ekzistas ne · Maristoj de l' tero · Naiva favorpeta letereto al politikistoj · Nur ·
Patrino · Sin skribi
- Ĵomart kaj Nataŝa:
Amu min · Nia trajno
- Kajto:
Averto (-) · Dormu milde · Filozofio (-) · Knabo kaj kajto · Konko · Kvalito-perfido (-) · La granda kermeso · Vosto (-)
- Vladimir SOROKA:
Ni renkontiĝos
- plie:
Bilanco · Birdo, flugu for · Fajra ruĝ' kaj ĉiela blu' · Flugadi · La boksisto · La iamo longe for ·
La krokodil' · La marĉo-soldatoj · Liberas la pens' · Ponto trans akvo ŝtorma · Por la petinto · Richard Cory · Son' silenta · Super la nuboj · Verdin' (-)
gravaj klarigoj:
[*] signifas: Mi havas akordojn de tiu kanto, sed la origina aŭtoro ne kontrolis ilin. Eble do enestas eraroj kaj mankoj. Se vi mem posedas akordojn de tiu kanto, bonvolu sendi ilin al mi, eĉ se ili estas
same maloficialaj kiel la miaj! Tio povas esti paŝo al versio pli proksima al la originalo.
(-) signifas: Tiun kanton mi enkomputiligis nur per skanigo de la papera versio.
La
publika versio enhavas malpli multajn kantojn. Ĝis kiam klariĝos la uzorajtoj de pliaj kantotekstoj kaj akordoj, mi ne metos ilin interreten. Eblas akiri kelkajn el ili tamen tra aliaj interretaj fontoj.
Fontoj
- la kantokolekto de Stefan BURKERT
- akorda rubriko de musicexpress
- la IJK-kantaroj 1997 kaj 1999
- la KD-libreto de la dua KD de Merlin
- la retpaĝo de Morice BENIN
- Giuseppe CASTELLI afable sendis plurajn tradukitajn tekstojn.
- Borje LUND afable sendis plurajn Persone-kantojn.
- JoMo afable notis plurajn kantojn de si.
- Bertilo WENNERGREN afable sendis Persone-kanton kaj publikigis tradukon ĉe sia TTT-ejo..
- Stano MARĈEK afable sendis la tekstojn de Team'.
- akordy.sk kaj supermusic.sk enhavas Team'-akordojn.
- Roel HAVEMAN afable sendis kelkajn tradukitajn tekstojn.
- Duncan C. THOMSON enretigis siajn kantotekstojn, unu kun akordojn.
- akorda paĝo de "Die Ärzte"
- www.debil-tabs.de.vu mi konsultis por multaj etaj korektoj de "Die Ärzte"-akordoj.
- Sebastian HOFFMANN afable ofertis siajn talentajn orelojn por multaj akordoj de la Kuracistoj, Persone, Amplifiki kaj Team'.
- de Martin MARKARIAN origine venas la papago "pepo", kiun mi reuzis por la titola ilustraĵo.
- en la interreto mi serĉis kaj trovis la akordojn de multaj tradukitaj kantoj.
- finfine: Per miaj propraj oreloj mi notis la gitaran melodion de "Dormu milde".