Kantado
kantista evoluo
originoj
En mia infanaĝo mi ĉiam kantis en la preĝejo kune kun ĉiuj aliaj. Dum la muzikaj lecionoj en la lernejo, precipe la kantoj
de "The Beatles" plaĉis al mi. Hejme mi ofte aŭskultis la kasedon "Tute negravas" de Amplifiki kaj - foje - vinildiskon kun Germanaj popolkantoj.
ĥoro "Anastasis"
Inter 1992-1996 mi kantis kiel tenoro en la ĥoro "
Anastasis". Ĝi konsistis el junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Tie mi lernis vere multon pri alta kaj plurvoĉa kantado.
La repertuaro ĉefe estis la t.n. "nova eklezia kanto", sed kelkfoje ankaŭ nereligiaj kantoj. Ekzistas du surbendigoj sur kiuj mi kiel membro de Anastasis kantas:
- la kasedo "Ökumenische Kirchenmusik der kirchlichen Chöre, Nordwalde, Frühjahr 1994" (entute 25 kantoj, 6 de Anastasis)
- la KD "Bunte musikalische Grüße aus Nordwalde" el la jaro 1996 (entute 26 kantoj, 2 de Anastasis)
solokantado
Kiel junulo mi tre ŝatis kunkanti ĉiun kanton en la IS-diskotekoj kaj tial lernis multajn tekstojn. En pasko 1997 mi sub la nomo "Gennaro Pescatore"
la unuan fojon prezentis propran muzikan verkon al la publiko kaj de temp' al temp' ripetis tion. En somero 1999 mi skribis mian unuan hiphopkanton kaj tiel komencis
ankaŭ parolkanti. Post kiam mi malkovris ke kanti en multaj diversaj lingvoj ne estas io neebla kaj ke tio samtempe tre plaĉas al homoj el aliaj landoj, mi
pligrandigis mian repertuaron je ŝatataj pecoj en aliaj lingvoj. Plurfoje mi ankaŭ partoprenis karaokeadon.
nuna stato
Hodiaŭ mi kantas en la grupo "
La Kuracistoj", kie mi samtempe ludas akompanan akustikan
gitaron.
Mi konas multajn kantojn sed ne volas malkaŝi pli... restu iom da surprizo por la okazoj kiam mi prezentiĝas!
muzikaj modeloj koncerne kantadon
Freddy Mercury de
Queen, Bono de
U2, Sting de
The Police,
Steve Hogarth de
Marillion, Paul Simon kaj Art Garfunkel