Jarfino
pri la teksto
Mia bona amiko Holger Boos proponis al mi skribi etan himnon por la speciala jarŝanĝiĝo 1999/2000 kaj proponis uzi la instrumentan version de la supre menciita kanto por ĝi.
Bedaŭrinde mi havis neniun bonan ideon ĝustatempe. Sed unu jaron poste mi povis kontentigi lian deziron finante la tekston malpli ol unu horon antaŭ noktomezo. Pro voĉomanko
mi tamen nur prezentis ĝin al li persone.
Intertempe mi metis informojn pri
Marillion sur la muzikan paĝon de mia privata hejmpaĝo.
Jarfino
Jen noktomezo
kaj en la nokta frenezo
de silvestro
festas ĉiuj kune
Ni ekgratulas
kaj ni festegas, korsalutas
Ni tostas je la nova jar'
Ŝaumvinon ni forglutas
en ĉijara IS
ĝojas ni
dum granda balo por la jarŝanĝiĝ'
IS, ho kia jarfinkulmin'
Ĉu flirt', ĉu am' aŭ amikec'?
Ni devis serĉi tiom longe
Finfine ni sukcesis
nun tie ĉi
ni trovis ĉion ajn
Hodiaŭ do la mondo dum momento harmonias
kaj memor'
longe for
pri tempoj malhelaj kaj militaj
Ekscitaj dancas ni al la muzik'
dediĉita al Holger Boos, IS-ĉeforganizanto en Traben-Trarbach (1997/98), Kassel (1998/99), Wetzlar (1999/2000) kaj Cuxhaven (2000/01).