IS en Germanio
pri la teksto
Jen mia unua Esperanto-kanto, verkita en 1997. En la unua, origina versio la refreno estis "IS en Traben-Trarbach" (IS-ejo 1988/89 kaj 1997/98).
Mi intertempe anstataŭis tion per "
IS en Germanio" ĉar tio ĉiam ĝustas.
Se vi ne konas la melodion: Ĉi tie estas
MIDI-dosiero de la kanto. (ankaŭ havebla kiel
dosiero pakita per "pkzip")
IS en Germanio
laŭ la melodio de "Il volo" / "My love" de Zucchero FORNACIARI
Distriĝi dum la jarŝanĝiĝo
kun pli ol tricent homoj
En Germanio estas renkontiĝ'...jes, certe
Samideanoj festas kune
semajnon ĝojoplenan
Esperantistoj el la tuta mond'
La bierumado en trinkejo...bonas
kaj babilado en teejo
Vi venu do, vi venu do al...
(La) IS
en Germanio
tien ni vojaĝos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuziĝos
dum la nokta programo
komence de la jar'
La diskoteko kaj La Bamba
Trafesti ĉiun nokton
Ni iros dormi post la matenmanĝ'...jes, certe
Silvestra balo kaj bufedo
Ni dancos tiom longe
ĝis la novjaro venas al Kanad'
Amon kaj amikecon...spertu
Internaciecon
Vi havos dum, vi havos dum la
IS
en Germanio
tien ni vojaĝos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuziĝos
dum la nokta programo
komence de la jar'
IS en Germanio...kia festo
IS en Germanio...
IS en Germanio...kia ĝojo
IS en Germanio...
Amon kaj amikecon...spertu
Internaciecon
Vi havos dum, vi havos dum la
IS
en Germanio
tien ni vojaĝos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuziĝos
dum la nokta programo
komence de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuziĝos
dum la nokta programo
fine de la jar'