IS-Fotoj 2003/04


IS-fotoj 2003/04

Fotoj de la 47a Internacia Seminario en Naumburg/Saale (Germanio)

Kio dirindas pri la fotoj?

La fotaro konsistas el tri filmoj kun 34, 37 kaj 17 fotoj. Intertempe ĉio troviĝas ĉe flickr.com :
  1. unua paĝo - 60 fotoj
  2. dua paĝo - 28 fotoj
La fotoj origine estas sufiĉe grandaj (1536 x 1024 bildpunktoj, inter 449 kaj 882 kilobajtoj). Iliaj etaj versioj estas multe pli malgrandaj.

Kiu faris la fotojn kaj tiujn ĉi paĝojn?

Pri la fotoj kulpas Harald R. A. FISCHER (krom se li mem videblas sur ili). La penan enretigadon transprenis Gunnar R. FISCHER.

Kiel pluuzi la bildodosierojn?

Uzo en gazetoj (ĉu la fotoj taŭgas por tio?) estas permesata, sed bonvolu indiki la fotinton ( = Harald FISCHER), se li ne mem aperas sur la foto. Uzo ĉe aliaj retpaĝoj estas en ordo, sed bonvolu ĉiam indiki la fonton, metante ligon al ĝi, do al tiu ĉi paĝo.

Kiun kontakti por akiri paperan kopion de certaj fotoj?

Bonvole kontaktu Harald - aikattach(ĉe)yahoo.de. Kompreneble anstataŭu "(ĉe)" per "@" en la retadreso.

Kie trovi aliajn fotarojn de la IS?

Gunnar listigas kelkajn en sia reta taglibro. Ĉiukaze estas bona ideo rigardi ankaŭ al la foto-galerio de JEFO, kiu ligas al multegaj foto-kolektoj de Esperanto-renkontiĝoj.

lastaj ŝanĝoj: 2004-01-12 (ISO 8601).