Intervjuoj
pri la intervjuo
Tiun ĉi intervjuon mi faris en la jaro 2000 por rok-gazet'. La demandaro estis sendita al pluraj DĴj, respondis DĴ Nucki, DĴ Nobbi kaj (kompreneble) DĴ Kunar.
La rezulto aperis en rok-gazet' numero 10.
la demandaro mem
persona nomo:
familia nomo:
DĴa nomo:
- Kial vi decidis labori kiel Eo-DĴ?
- Kiam kaj kie vi komencis labori kiel DĴ en Esperantujo?
- Ĉu vi ankaŭ laboras ekster Esperantujo (kelkfoje) kiel DĴ?
- Ĉu laŭ vi ekzistas granda diferenco inter esperanta kaj neesperanta diskoteko?
- Ĉe kiuj renkontiĝoj vi jam laboris?
- Ĉu vi havas certan laborfilozofion?
- Ĉu vi jam faris proprajn kantojn? Se jes, kiujn?
- Kion vi plej ŝatas / plej malŝatas de via laboro?
- Kio estis via plej bona kaj kio estis via plej aĉa travivaĵo dum via laboro?
- Ĉu vi havas iujn muzikajn / diskotekajn specialaĵojn por la publiko (ekz. karaokado, kantado, speciala muziko ktp.)?