Grupoj


ĉefa paĝo -> grupoj

La Kuracistoj

Pri "La Kuracistoj" ekzistas aparta paĝo. En tiu grupo mi rolas kiel ĉefa kantisto. Ekde la dua koncerto dum la IS, mi plie ludas akompanan akustikan gitaron. Mi ankaŭ tradukis plurajn tekstojn por pligrandigi nian repertuaron.

Gennaro Pescatore

Prononcu: [ĝenaro peskatore]. Ekde 1997, mi sub tio nomo kantas malrapidajn amkantojn el kiuj mi kelkajn mem verkis. "Gennaro" aspektas kvazaŭ kiel la sudlanda versio de mia persona nomo (kvankam temas pri du tute diversaj nomoj). "Pescatore" estas la itala traduko de mia familia nomo.

DĴ Kunar

Mia nomo kiel diskejestro. Tiel mi nomiĝas do kiam mi surmetas la muzikon (ĉefe dum Esperanto-renkontiĝoj). "Kunar" estas la malnova runskribformo de mia persona nomo kaj legeblas sur multaj runŝtonoj en skandinavio.

Pri mia aktiveco kiel DĴ kaj elektronika artisto ekzistas apartaj paĝoj:

lastaj ŝanĝoj: 2003-09-17 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.