Gitaro bonege taŭgas por akompani kantadon, kaj
kanti mi ĉiam ŝatis. Kiu scipovas ludi la gitaron, tiu per malmulto povas ĝojigi la homojn!
Jam en 1995, kiam mi dum du feriadoj spertis tion, mi provis lerni la gitaron. Sed sen vera kurso mi ne havis multan sukceson kaj do forŝovis mian revon al la
iama estonteco. La
KEF 2000 montris al mi ke foje eĉ en Esperantujo muzikistoj ricevas multan agnoskon
kaj aprezon kaj memorigis min pri kiom bonetosaj kaj distraj estas rokkoncertoj. Anders GROP, basisto de
Persone,
kuraĝigis min dirante ke ne daŭras tiom longe por lerni gitarludadon kaj ke ankaŭ homoj kiuj ekas ĝin kiel plenkreskuloj povas ankoraŭ
iĝi majstroj. La fina konvinko venis dum la
IJF 2002 kiam mi dum bela suna posttagmezo sidis ekstere kaj kantis
kun Brian LAUSTSEN kiu plie gitarludis (
jen foto de la komuna muzikado). Hejmen mi veturis kun la forta volo
finfine realigi mian revon.
En aprilo 2002 mi komencis lerni ludi la gitaron. La konkreta okazo estis oferto de la
KHG Paderborn
(katolika studenta grupo de mia universitato). Pro la simpatiaj homoj kiuj ĉeestis, la unua kurso tiom plaĉis al mi ke mi ankaŭ partoprenis la duan parton ("por progresantoj").
Se oni havas iom da scio pri muziko, la plej gravaj akordoj estas rapide lernitaj. Jen kelkaj adresoj kiuj montriĝis tre utilaj:
- Por komencantoj: akordoj de Funny van Dannen - multaj tre facilaj pecoj, kiujn oni rapide lernas kaj kiuj pro tio estas tre amuzaj
- Por komencantoj ĝis progresantoj: akordoj de Die Ärzte - kelkaj tre facilaj pecoj, sed parte jam pli komplikaj; same tre amuzaj
- Por progresantoj ĝis spertuloj: akordoj de Marillion - plejgrandparte sufiĉe komplikaj kantoj, kiujn tamen indas reludi
- Bone faritaj estas akordy.sk kaj supermusic.sk,
kiuj enhavas i.a. akordojn de la Slovaka grupo Team', kiun mi tre ŝatas
- Farin Urlaub ofertas kaj akordojn de ĉiuj pecoj de sia soloalbumo
kaj ankaŭ gitarkurson
- La gitarligoj de Ernesto - bona startadreso por la materialserĉado en la interreto
Hodiaŭ mi ludas akompanan akustikan gitaron en la grupo "
La Kuracistoj", kie mi samtempe kantas.
Mi intertempe konas plurajn esperantlingvajn kaj multajn alilingvajn kantojn sed ne volas malkaŝi pli... restu iom da surprizo por la okazoj kiam mi prezentiĝas!