Eo-muziko kaj la Eo-movado


ĉefa paĝo -> artikoloj -> Eo-muziko kaj la Eo-movado

pri la artikolo

Tiu ĉi artikolo iom kritike rigardas la staton de Esperanto-muziko en Esperantujo. Ĝi aperis en /·kune·/ 04/2000; plie Esperanto aktuell citis kelkajn frazojn de ĝi. Poste mi uzis tiun ĉi artikolon por prelego pri moderna, junulara Esperanto-muziko. Kiel promesite je la fino de la artikolo, mi poste verkis recenzojn.

La artikolo kompreneble respegulas la tempon de sia verkiĝo (2000). Necesas aldoni ke intertempe...

Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado

Kiu el ni ne jam spertis tion: Dum la internacia vespero de renkontiĝo venas artisto surscenejen, muzikas kaj poste anoncas ke eblas aĉeti kasedon aŭ kompaktdiskon de li. Ni kiel publiko ĉiam estas iom nervitaj - tiaj muzikaj kontribuoj ne havas rektan rilaton al la renkontiĝo mem kaj normalkaze ekzistas pluraj vesperoj nur por ili. Kial do oni devas elteni tiujn vendcelajn prezentiĝojn? Ĉu ne devus esti hontinde kaj embarasige varbi tielmaniere, sciante ke oni enuas ĉiujn kiuj ne emas aŭskulti muzikon sed volas ekzemple vidi skeĉojn kiuj parodias la okazaĵojn de la pasintaj tagoj? Dum multaj jaroj mi tute ne komprenis tiun agmanieron. Nur lastatempe mi tute hazarde eltrovis kaj eksciis ion pri la motivoj.

La Esperanto-muziksceno estas relative riĉa: Ekzistas muziko en (kvazaŭ) ĉiu stilo kaj grupoj en multaj landoj. Tamen la plej multaj junaj Esperantistoj nur konas Persone kaj JoMo & la Liberecanoj, eble ankaŭ Kajto kaj Ĵomart & Nataŝa... sed nenion pli! Apenaŭ sciatas ke granda parto de la esperantlingvaj KDj kaj kasedoj estas publikita de Vinilkosmo, diskeldonejo / produktejo / distribuejo de Esperanto-muziko. Se oni tralegas ĝian katalogon oni rimarkas ke ekzistas tiom da diversaj KDj sed neniu konas ilin! Eble Esperanto-muziko rilatas al Esperantujo kiel Esperanto al la cetera mondo: Se oni ne legas pri io, oni ne scias ke ĝi ekzistas. Ankaŭ se de temp' al temp' oni vidas malgrandan noticon en iu gazeto, restas la impreso ke temas pri malinteresa, pli malpli morta afero kies anoj malmultas.

Jen malgranda ekzemplo kiu bonege montras la negativajn efektojn de tiu mizero: La plej fama kaj sukcesa rokgrupo de Slovakio, "Team'", faris esperantlingvan kasedon "Ora Team'" en 1989. Ĝis hodiaŭ ili ne vendis 500 ekzemplerojn de ĝi, eĉ pli ridindas tiu nombro se oni konsideras ke en Slovakio iliaj diskoj aperas en centmilaj eldonkvantoj! La muzikistoj kompreneble estas sufiĉe seniluziigitaj pro tio... Esperantujo perdis grandan ŝancon, nome havi nacinivele elstaran muzikgrupon kiu samtempe ankaŭ kantas en la internacia lingvo. Ĝuste tio estus nekredeble bona por publika agado: Eĉ se la grupo "Freundeskreis" nur nomis sian duan albumon "Esperanto", ĝi estis la plej efika varbilo por la Germana Esperanto-movado en 1999.

Bona Esperanto-muziko pli taŭgas por interesigi la homojn ol fotoj ĉar la esencon de la movado, la lingvon mem, ili ne povas montri, dum bela kanto ankaŭ pruvas la vivecon kaj belsonon de la internacia lingvo. Granda kaj klasika antaŭjuĝo estas forigita, nome ke Esperanto estas "sterila", "sensenta" aŭ "senkultura". Tial muziko en Esperanto estas gravega por antaŭenigi la movadon.

Sed ĝi ankaŭ gravas por siaj parolantoj mem kiel parto de la Esperanto-kulturo. Mi ĉiam estas tre impresita kiam mi vidas dum la junularaj renkontiĝoj kiom forte muziko povas kunigi homojn... kaj mi ne parolas pri "La Bamba"! Unu sola albumo, "Tute negravas" de Amplifiki, havas rimarkeblan influon. Kvankam ĝi jam ekde multaj jaroj ne plu estas aĉetebla, kantoj kiel "IS" kaj "Sola" estas kantataj dum ĉiu iom pli granda aranĝo. Ne mirinda afero se oni atentas pri la tekstoj. Ili trafe esprimas la sentojn kaj revojn de multaj junuloj kaj parte ja temas pri Esperanto-renkontiĝoj mem. Unu de la plej kormovigaj momentoj en mia Esperanto-vivo estis certe la surpriza koncerto de Amplifiki dum la IJK en Veszprém, Hungario (1999): Mi reaŭskultis la kantojn kiujn mi jam kantis centfoje mem kaj mi revidis grupon kies koncertojn mi ne ĉeestis ekde mia infaneco. Malgraŭ tiom multaj jaroj la publiko (kiu plejgrandparte neniam antaŭe vidis Amplfiki koncerti) konis la tekstojn.

Gravas surbendigi kaj publikigi kantojn. La utilo estas ŝajne triviala: Oni ankaŭ sen koncertoj povas aŭskulti ilin, eĉ jarojn poste, eĉ se la grupo jam de longe ne plu ekzistas. (Esperanto-)DĴj povas surmeti la muzikon en diskotekoj. Sed ĝenerale tio signifas: Esperanto-muziko kaj per ĝi Esperanto estas pli facile kaj ofte sperteblaj kaj pli savitaj kontraŭ la forgeso.

Anstataŭ nun plulamenti kaj kulpigi personojn, mi ŝatus fari kelkajn proponojn kaj montri eblojn kiel solvi la nunajn problemojn de Esperanto-muziko. Nuraj akuzoj ja neniam ŝanĝas ion ajn kaj estas kontraŭproduktivaj! Kielmaniere do helpi al Esperanto-muzikistoj? La plej simpla ideo kompreneble estas aĉeti iliajn albumojn. Sed mi pensas ke postuli de aliaj aĉeti ion pro idealismaj kialoj reale ne funkcias kaj ne estas akceptebla por la plejmulto. Homoj konsumas por propra plezuro kaj utilo. Samtempe mi opinias ke ekzistas multaj esperantlingvaj albumoj kiuj ankaŭ kvalite konvinkas kaj ne bezonas "Esperanto-bonuson". La problemo al mi ŝajnas esti pli merkata: Ne eblas aĉeti tiun muzikon en normalaj magazenoj; tial malfacilas akiri kaj/aŭ provaŭskulti ĝin. Sed mi konas personojn kiuj aktive laboras kontraŭ tiu manko, ekzemple Johann Pachter. Li dum multaj junularaj aranĝoj (IS, IJF ktp.) estras la libroservon kaj ĉiam kunportas kolekton da Esperanto-muziko. Ofte eblas aŭskulti la muzikon per la kunportita KD-ludilo. Ĉiukaze eblas mendi kompaktdiskojn kaj kasedojn rekte ĉe Vinilkosmo, same kiel katalogon pri haveblaj artikoloj.

Ekde kelkaj monatoj pluraj grupoj prezentiĝas en la interreto, eblas malsuprenŝarĝi eĉ kelkajn kantojn de iliaj paĝoj, do plia solvo por la provaŭskultado estas trovita. Dum ĉe www.mp3.com troviĝas paĝoj en la angla kaj Esperanto kaj eblas trovi Esperanto-muzikon per serĉilo, www.musicexpress.com.br estas nur en la portugala sed havas propran ĝenron "Esperanto". Cetere ĝis nun ne ĉiuj artistoj estas ĉe ambaŭ paĝaroj, do nepre vizitu ĉiujn du!

Gravas kompreneble ke ielmaniere la homoj estas informitaj pri novaperitaj diskoj ktp. Por tiu celo ekzistas jam ekde 1990 bonega magazino, "rok-gazet'". Cetere ne nur esperantlingvaj diskoj estas prezentataj - ankaŭ aliaj muzikistoj kies verkoj estas interesaj ricevas atenton. Feliĉkaze vendokvantoj ne estas la decida argumento, tial pri iuj aĉmuzikaj grupoj kiuj enspezas milionojn ne aperas artikoloj. Aperas unu numero ĉiujare, do rok-gazet' ignoras la tipajn klaĉojn sed anstataŭe raportas pri la gravaj aferoj. Mi nur lastjare malkovris tiun interesegan legaĵon kaj mi nur povas forte rekomendi al ĉiuj junaj esperantistoj elprovi almenaŭ unu numeron.

Sed ankaŭ tiuj kiuj ne legas rok-gazeton kompreneble estu informitaj pri novaj diskoj! Tial gravas ke ankaŭ ordinaraj Esperanto-revuoj, precipe membrogazetoj, raportas pri ili. Okaze de ĉiu diskaperigo, Floréal Matorell (Flo), la eldondirektoro de Vinilkosmo, rondsendas prezentan artikolon. Multaj Esperanto-gazetoj transprenas ĝin kaj ne verkas propran pri la disko mem. Tio laŭ mi estas trioble malbone: Unue ĉar multaj gazetoj enhavas la saman artikolon kaj do iĝas malpli legindaj, due ĉar la novaĵoj de Flo kompreneble ne povas anstataŭi veran raportadon de la redakcio mem kaj trie ĉar la legantoj ricevas erare la impreson ke la disko ŝajne estas tiom aĉa kaj malinteresa ke neniu pretas recenzi ĝin kaj sekve nur la eldondirektoro de la publikigejo mem skribas pri ĝi. Tro malmultas personoj kiel Duncan C. THOMSON kiuj skribas recenzojn. Tio estas eĉ pli mirinde se oni konsideras ke Vinilkosmo ĉiam pretas sendi senpagan recenzoekzemplerojn al la redakcioj. Do kiel rekompenso por la peno la verkanto de la artikolo ricevas senpage la KDn!

Ĉiu kritiko estas vana se la kritikanto mem ne atentas pri ĝi. Tial mi mem recenzos plurajn albumojn. Temas pri la KD "En la spegulo" de Persone, la "Esperanto subgrunde kompil'" kaj (almenaŭ grandparte) la "Kolekto 2000".

lastaj ŝanĝoj: 2006-11-30 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.