En ordo
En ordo
teksto & muziko: Farin URLAUB
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: Farin URLAUB
Tute nenio enordas
nek estas en ĝusta stat'
Do ŝparu ĉiun ajn kliŝon
Rezignu pri la kompat'
Jes, mia vivo hororas
Jes, nur estas pro vi
Sed tion vi ja ignoras
aŭ estus vi tie ĉi
ĉe mi
Mi hatas vin
Mi hatas vin
Mi hatas vin
Mi hatas vin
Mi hatas vin
Tute nenio plu sanktas
nek estas klara sen mir'
Neniam mi atendintus
Ke venos via forir'
Mi miajn sentojn malamas
Sen help' min regas angor'
Sed mi jam nun tute certas
ke iam iros eĉ for
la dolor'
La sun leviĝas en la fru'
kaj mi hatas vin
la mondo simple iras plu
kaj mi hatas vin
Vojaĝas hom' de A al B
kaj mi hatas vin
Dum vintro neĝas iom tro
Foje mi sopiras al la mort'
sen la sentoj, sen problem'
Ja sonas tio kvazaŭ tre alloga sort'
Sed mi spitos al la em'
kun fortun'
restos nur cikatro de l' nun'