La kanto de la bardo - en la arbaro
La kanto de la bardo - en la arbaro
muziko: Hansi KÜRSCH kaj André OLBRICH
teksto: Hansi KÜRSCH
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Blind Guardian"
Nun vi ĉiuj konas
la bardojn kaj iliajn kantojn
kiam horoj forpasis
mi fermos miajn okulojn
en mondo ege for
ni eble nin revidos
sed nun aŭskultu mian kanton
pri la krepusko de la nokto
ni kantu la kanton de la bardoj
la morgaŭo forprenos nin
ege for de la hejmo
neniu iam konos niajn nomojn
sed la kantoj de la bardoj restos
la morgaŭo forprenos ĝin
la timon de hodiaŭ
ĝi estos for
pere de niaj magiaj kantoj
estas nur unu kanto
restanta en mia menso
historioj pri kuraĝa viro
kiu vivis ege for de ĉi tie
nun la bardaj kantoj finiĝis
kaj estas tempo por foriri
neniu demandu vin pri la nomo
de tiu
kiu rakontas la historion
la morgaŭo forprenos nin
ege for de la hejmo
neniu iam konos niajn nomojn
sed la kantoj de la bardoj restos
morgaŭ ĉio estos konata
kaj vi ne estas solaj
do ne timu en la malhelo kaj malvarmo
ĉar la kantoj de la bardoj restos
ili ĉiuj restos
en miaj pensoj kaj miaj sonĝoj
ili ĉiam estas en mia menso
tiuj kantoj de duonuloj, nanoj kaj homoj
kaj elfoj
do fermu viajn okulojn
ankaŭ vi povas vidi ilin