La ilustrado de la Elektronika Kompilo
la ideoj
La "
Elektronika Kompilo" estis vere mamuta projekto kadre de kiu mi okupiĝis pri multaj taskoj, i.a. ankaŭ la ilustrado.
Kvankam la finajn rezultojn produktis la grafika artisto
Mark EATON, la ideoj venis grandparte de mi.
Kutime oni prenas motivojn el la granda kampo de tekniko por ilustri elektronikajn albumojn, ĉar tio bone kongruas al la artefariteco kaj moderneco de elektronika muziko.
Mi anstataŭe volis uzi ion kio montras la belecon de la naturo kaj invitas al romantika revado (iomete kiel la pentraĵoj de
Caspar David FRIEDRICH).
Inspiro venis tra scienca libro pri astronomio kies belegaj bildoj instigis min elekti
spacon kiel ĝeneralan temon. Temas pri
ofta referenco en elektronika muziko, precipe trenco. Oni retrovas ĝin ankaŭ en Esperanto-muziko, ekzemple
Lunatiko ("Planedo Esperanto") kaj
Persone ("
Liza pentras bildojn",
"
Bileto al la lun'"). Eĉ la nomo de
Vinilkosmo mem
estas alludo en tiun direkton!
Titano
Tiu ĉi bildo estas verko de
Chesley BONESTELL kaj nomiĝas "
Saturno vidata de Titano".
La ĉielo sur la bildo estas blua, ĉar Titano posedas propran atmosferon. (Temas cetere pri la sola luno en nia sunsistemo, de kiu oni scias tion).
La trankvila, neĝkovrita pejzaĝo memorigas min pri vintro kaj do la
IS kaj pri frosta mateno post trafestita nokto, kiam oni solas kaj
ĉio silentas. Samtempe la fremdeco de la tuta komponaĵo kompare al la naturo de la tero pensigas min pri la situacio troviĝi longe for de la konata hejmo, tamen ne nepre en negativa senco;
ja temas pri vere eksterordinara loko; kaj ĉu tio ne estas la kutima sorto de multaj esperantistoj?
la Plejado
La Plejado estas eksterordinare juna stelaro en la zodiako virbovo. Ĝi brilas en por sia aĝo tipe blua koloro kies beleco ofte gvidas min al revado kaj feliĉa melankolio.
Kompreneble mi elektis ĝin ankaŭ pro la duobla simbolismo: Junaj steloj reprezentas junajn stelulojn, la blua brilo servas kiel metaforo por la noveco de elektronika muziko en Esperantujo.
la rezulto
Jen kion Mark EATON en pluraj etapoj produktis: La tuta kovrilbildo estas komponaĵo. Li aldonis iom sferan, nedifineblan objekton en la mezon, dum
la spaca pejzaĝo kun rokoj estas klare influita de mia ideo. La Plejado brilas en la malantaŭo kaj ankaŭ troveblas komplete sur la dorsflanko kun la titollisto.
Por la libreto, mi proponis uzi blankan tekston sur nigra malantaŭo. Tiu minimalisma aspekto havas ion sentempan por mi. Pluraj aliaj grupoj jam uzis ĝin por siaj
albumoj, ekzemple
Persone ("
...sed estas ne")
kaj
U2 ("
All that you can't leave behind"").