Duŝ' 2laŭ la melodio de "Song 2" de Blur
Ŭo-hu!
Ŭo-hu! Ŭo-hu! Ŭo-hu! Jen mi sub duŝo Sed kia fuŝo Post unu tuŝo La kri' el buŝo: Ŭo-hu - frostegas akvo ja sen ĉes'! Ŭo-hu - sed mi tamen duŝas, jes! Ŭo-hu - kvankam ne ĝustas la promes' pri pli varma akvo dum certaj horoj - dum certaj horoj! Ho ve! Ho ne! Ho ve! Ho ne! |
Odoras kiel vespermanĝolaŭ la melodio de "Smells like Teen Spirit" de NirvanaJen la vespero / Mi malsatas do mi iras al manĝej'Sed multaj homoj / same pensis kaj la vico longas plej Mi enviciĝas / kaj mi fidas plian fojon al esper' Sed ekmontriĝas / ke nek restis plu manĝaĵo nek teler' Kaj do, kaj do, kaj do, IJF... Kaj do, kaj do, kaj do, IJF... Kaj do, kaj do, kaj do, IJF... Kaj do, kaj do, kaj do... Elĉerpiĝis / vespermanĝo / ne haveblas / eĉ oranĝo Longan vicon / mi malŝatas / kiam tiom / mi malsatas! Mi malsatas / tre malsatas / tro malsatas / mortmalsatas Atendado Atendado Atendado Atendado Atendado Atendado |