Duona amkanto


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Duona amkanto

Duona amkanto

muziko: Rodrigo GONZALES
teksto: Bela B. FELSENHEIMER, Rodrigo GONZALES
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Mian mankon vi certe sentos
Eĉ se vi nun iras for
Violonoj sen kisoj silentos
Nenio restas kun valor'

Mi esperas ke miaj vortoj ne dramas
Ho, simple fajfu pri fier'
Mi scias ke vi ankoraŭ min amas...

Do ĉu tio nun estu fin'? (laŭ amkant')
Ĉu ne solvo gajigos nin? (laŭ amkant')
La maleblo tro ŝokus min (por amkant')
Sed mi vere nur amas vin

Kutimo ĝenis kiel plago
Sed estas ĉiam ĉi danĝer'
Rutino venis al ĉiu tago
Ĝis ne elteneblis la afer'

Mi esperas ke miaj vortoj ne dramas
Ho, simple fajfu pri fier'
Mi scias ke vi ankoraŭ min amas...

Do ĉu tio nun estu fin'? (laŭ amkant')
Ĉu ne solvo gajigos nin? (laŭ amkant')
La maleblo tro ŝokus min (por amkant')
Sed mi vere nur amas vin

Amo (11x), am'...

Mian mankon vi certe sentos
Mi la vian sentas jam
Sen violonoj, sen kis' evidentos:
Al mondo venas griza sam'

Mi esperas ke miaj vortoj ne dramas
Ho, simple fajfu pri fier'
Mi scias ke vi ankoraŭ min amas...

Do ĉu tio nun estu fin'? (laŭ amkant')
Ĉu ne solvo gajigos nin? (laŭ amkant')
La maleblo tro ŝokus min (por amkant')
Sed mi vere nur amas vin

Do ĉu tio nun estu fin'? (laŭ amkant')
Ĉu ne solvo gajigos nin? (laŭ amkant')
La maleblo tro ŝokus min (por amkant')
Sed mi vere nur amas vin

(laŭ amkant')
(laŭ amkant')
Sed mi vere nur amas vin


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-27 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.