Kvazaŭ ne ekzistas "kutima komenco". Dum la IJK en Hungario ni havis tre diversajn manierojn dancigi la homojn. Ofte mi rigardis kiu entute
ŝatas danci kaj laŭ ilia muzikogusto (kiun mi jam konis) elektis la muzikon. La du ĝeneralaj grupoj estis rokmuzikemuloj kaj ŝatantoj de
suda, somera muziko. Bone estas ĉiam aktualaj kantoj / kantoj kiujn ĉiu konas. Nepre ne estu malrapidaj kantoj.
Trovi ekzemplojn estas iom malfacila ĉar mi ne tiom bone konas la Eo-muzikscenon. Ja malmultas dancebla muziko.
1. Komenco (por dancigi la homojn)
ne tro malrapida, ne tro rapida, konata muziko. Eblas je pli malfrua momento denove uzi tiujn kantojn (almenaŭ parte).
2. La Bamba (kiam la salono estas plena kaj la etoso bona)
antaŭe kaj poste mi ofte metas iom pli sudan, ritman muzikon. Tio ne nur bone kongruas kun la kanto/danco mem sed antaŭe ankaŭ kreas la ĝustan etoson kaj
poste la homoj ofte ne tiom amase forkuras.
La longeco de tiu fazo dependas de la homoj: Kiam ili komencas foriri demandu la publikon ĉu ili volas pli. Se ne, ludu ĝin ankoraŭ lastan fojon. Se jes, bone
por vi, vi ne ricevos kapdolorojn pri kion surmeti en la venonta kvaronhoro.
3. malrapida(j) kanto(j) por la paroj
Tio ne nur eblas sed endas! Ni ja parolas pri Eo-renkontiĝo! Post "La Bamba" eble ludu du, tri aliajn kantojn kaj tiam malrapidan kanton. Mi persone preferas
Persone: "
Neĝo dancas",
ne
Kajto.
Dua malrapida kanto ankaŭ eblas se ne la homoj amase fuĝis. Sed post tio rekomencu kun pli rapida muziko...
Du malrapidaj kantoj kiuj ne nepre taŭgas por paroj sed kiujn oni ankaŭ iam en la posta fazo povos surmeti estas "
IS"
kaj "Sola" de Amplifiki. Multaj homoj kunkantas eĉ.
Dua duopo da malrapidaj kantoj eblas post iom da tempo.
4. Savu la etoson: muzikdeziroj
Kontentigi muzikdezirojn je la komenco estas ĉiam iomete danĝera se ne temas pri kantoj kiuj havas la bezonatajn kriterojn. Sed post La Bamba kaj la paraj
dancoj oni povas ankaŭ iomete eksperimenti (tamen ne troigu!). Kompreneble la kantoj ne rajtas esti tro aĉaj aŭ diversaj de la en tiu momento surmetita
muziko. Ĝenerale oni trovu ekvilibron inter neniam aŭskulti al kion diras la publiko kaj sekvi nur al la deziroj de la dancantoj. Ofte oni devas diri
"ne nun sed eble en duona horo" ktp..
5. la frua mateno: kion pli?
Kiam estas jam frua mateno kaj multaj homoj iris dormi oni povas resurmeti kelkajn de la komencaj kantoj. Nun eblas ankaŭ pli aŭdacaj muzikaĵoj, ĉar eĉ se la
homoj foriras, oni tiam ja povas fini sian laboron, atinginte tiun tempon. Se la homoj multope (relative al la tempo) restas oni kontentigu ilin tamen, premiante
ilian dancemon. Nun estus eble tempo por iom da tekno.
6. la fino
Se vi iam mem laciĝas aŭ jam haveblas matenmanĝo, vi povas "elĵeti" la lastajn dancantojn. Surmetu la muzikon kiun vi ŝatas! Mi mem kontentigas
miajn (pli malpli danceblajn) muzikdezirojn kaj poste surmetas lastan malrapidan kanton. Post tio oni povas enŝalti la lumon ktp.. Se jam haveblas
matenmanĝo oni klopodu komune iri manĝi por fini la nokton.
Ofte oni jam finas sian laboron ie inter fazo kvin kaj ses; ne nepras tiu lasta paŝo ĉiunokte.
Flo bone faris sian taskon, kaj dum la
KEF 2000 ni skribis Esperanto-historion:
La unuan fojon okazis komplete esperantlingva diskoteko!
Noto: Krom korektado de tajperaroj, mi apenaŭ ŝanĝis la enhavon de la konsilaro. El hodiaŭa vidpunkto, nur du aferoj ne plu validas:
Ja ekzistas nun multe da dancebla muziko en Esperanto kaj mi intertempe tre bone konas la Esperanto-muzikscenon! Krom tio, la konsilaro daŭre aktualas.