Kial mi verkis tiun etan kurson por DĴemuloj (kaj espereble estontaj steluloj)?
"Eble vi devus verki ion por instigi homojn pli ofte tion fari, kaj ni povus tion ankaŭ aperigi en rok-gazet'." -- Floréal MARTORELL
En oktobro 1999, Floréal MARTORELL petis mian helpon kiel DĴ. Li intencis DĴi unu nokton dum la
KEF en 2000.
Sed li neniam antaŭe faris tion! Kaj kiel kroma obstaklo, la organizantoj postulis tute esperantlingvan diskotekon! Ĉu tio povas funkcii? Legu mem...
Ĉu vi iam antaŭe jam faris diskotekon? Se ne, tiam la vorto "giganta" ŝajnas al mi ankoraŭ maltroigita...
Se mi kolektus ĉiun scion kiun mi havas de diskotekado mi povus skribi tutan libron. Do nur eblas doni kelkajn konsilojn:
Kasedoj estas ege malutilaj ĉar oni devas daŭre serĉi longe la kantojn kaj post la ludado denove meti ilin en la ĝustan pozicion. Ilin do nepre metu sur minidisko!
Ne eblas antaŭe jam decidi kion oni ekzakte ludas dum unu nokto. Subite iu alportas interesan diskon kaj havas muzikdeziron, la
publiko volas alian stilon ktp.. Do via ideo, ludi unu minidiskon de komenco ĝis la fino, ne funkcios. Tamen eblas kelkfoje ludi
plurajn kantojn de la sama KD sen interrompo. Gravas ke ĝi ne havas la kutiman dusekundan paŭzon. Se vi do havas eblecon
bruli KDjn atentu ke vi produktas ilin sen paŭzo! Kompreneble tio ankaŭ funkcias kun minidisko.
Eble faru kelkajn bonajn KDjn dufoje ĉar tiam vi povas ankaŭ fari grandajn "saltojn" sur tiu KD. Samtempe vi povas tiel meti
ĉiun muzikon de iu speco sur unu KD kaj poste ne devos serĉi longe.
Pri "La Bamba": Ekzistas multaj diversaj versioj kaj mi konas almenaŭ du senvoĉajn. Do ekde nun serĉu kaj kolektu ĉiujn
tiajn versiojn. La Bamba signifas por la DĴ paŭzon de almenaŭ duona horo (valora tempo)! Dum la IJK ni metis La Bamba sur
minidiskon kaj ludis ĝin senpaŭze, do ni povis iri al la necesejo, aĉeti bieron ktp. sen hasto.
Lasta, ĝenerala kaj eble plej grava konsilo: Nepre ne subite ŝanĝu la stilon de la muziko! Bona ekzemplo
kiel ne fari: Unue malrapidan kanton ("
neĝo dancas" de
Persone) kaj poste ege fortan rokmuzikan kanton. Tiel oni rekorde rapide
forpelas ĉiujn homojn el la diskoteko. Inverse provu krei iun "kontinuecon" en via muzikelekto en kiu muzikstiloj nur iom post
iom ŝanĝiĝas.
ek al parto 2- ne tro ekzakta tempoplano