Ĉar estas rokmuzik'


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Ĉar estas rokmuzik'

Ĉar estas rokmuzik'

muziko: Farin URLAUB, Bela B. FELSENHEIMER
teksto: Farin URLAUB, Bela B. FELSENHEIMER, Hagen LIEBING
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Tenisrakedon tenas li
rigardas al spegulo
la haroj ege modas ĉar
li estas sentaŭgulo
Li pozas al Persone
kaj eĉ al Dolchamar (Team'!)
kaj revas pri koncerto antaŭ
gaja dancantar'

Gabi tuj lamentas:
Tio stultas tre!
Uwe malkonsentas:
Ne!

Iam fama estos mi
ŝatata de l' publik'
Tiam min adoros vi
Ĉar estas rokmuzik'
La leĝ' de rokmuzik'

Nur semajnon poste
renkontas lin fein'
ofertas tri dezirojn ŝi
kaj Uwe petas ŝin:
Famecon mi sopiras
kaj tuj! - jen la postul'
finfine por ne zorgi plu
mi iĝu riĉa ul'

Gabi ege miras:
Ĉu venis la sukces'?
Uwe al ŝi diras:
Jes!

Nun stelulo estas mi
ŝatata de l' publik'
Min adori povas vi
Laŭ leĝ' de rokmuzik'
leĝ' de rokmuzik'

Kaj diras ĝi:
Uwe, estu racia
iĝu dungito aŭ eble pilot'
Uwe, vi ne povas konduti
kiel infano kaj kompletidiot'!
- Ĉu?

Uwe nun koncertas kaj
li la amasojn ĉarmas
malantaŭ la scenejo
la belulinoj svarmas
Kun tiu au kun jena
amori certe bonas
Li ilin tuj sursaltus
sed vekhorloĝ' eksonas

Iam fama estos mi
ŝatata de l' publik'
Gabi min adoros pli
Ĉar estas rokmuzik'
(La) leĝ' de rokmuzik'
(Ja) estas rokmuzik'
(Nu,) estas rokmuzik'
(Jes,) estas rokmuzik'

Jes!


lastaj ŝanĝoj: 2006-06-23 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.