Bona tempo


ĉefa paĝo -> La Kuracistoj -> Bona tempo

Bona tempo

teksto & muziko: Bela B. FELSENHEIMER
tradukis: Gunnar R. FISCHER
origina interpreto: "Die Ärzte"

Vi la nervojn perdis jam
Aĉas televidprogram'
Vi sopiras daŭre plu
en la enu'!

Tamen vi ja tristas ne
ĝojas vi ĉar scias ke
Ĉivespere ludos ni
Ho, sensaci'!

Ĉar ni vivas en roksubkulturo
Allogas nin artista aventuro - (aventuro)

Ĉar por bono dum semajn'
pretas ni al ĉio ajn
Malĝojo estas ne amik'
Bonfartas ni kun brumuzik'
Por bono dum semajn'
pretas ni al ĉio ajn - sen ŝajn'

Kaosegon ni postlasas
La orelojn ni frakasas
Ĉiunokte tro da bru'
Malgravas, ĉu?

Kaj ni plufestas eĉ post la koncert'
Por la najbaroj ege aĉa spert' - la koncert'

Ĉar por bono dum semajn'
pretas ni al ĉio ajn
Malĝojo estas ne amik'
Bonfartas ni kun brumuzik'
Por bono dum semajn'
pretas ni al ĉio ajn
Ni volas laŭti pli ol la infer'
Grandas nia kor' kaj malgrandas ter'

Jen denove la spektaklo:
Tri akordoj, ho miraklo!
Vokas iu: Unu, du, tri!
Rokas ni kun energi'!
Ni la malŝatantojn punu
amplifilojn ĝis dek unu
Emas ni nun plej aktivi
volas ne eterne vivi

Ĉar por bono dum semajn'
pretas ni al ĉio ajn
Ni volas laŭti pli ol la infer'
Grandas nia kor' kaj malgrandas ter'
Por bono dum semajn'


lastaj ŝanĝoj: 2003-07-10 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.