Mian duan hiphopon mi skribis dum pli ol du jaroj (inter 1998 kaj 2000). Grandan parton de la muziko mi jam havis en februaro 1998 kaj
ankaŭ la ĝenerala ideo kaj unuaj tekstlinioj venis ĉirkaŭ en tiu tempo. Sed daŭris ĝis la
KEF 2000 en Helsinki por
fini ĝin. Tie mi ankaŭ prezentis ĝin dufoje, dum la "espoteko" kun la de mi preparita muziko kaj dum la adiaŭa koncerto
kun la elstara helpo de la muzikgrupo "
Esperanto Desperado". Kiom bona sperto!
La teksto estis cetere origine inspirita de la germanlingva hiphopkanto "Letzte Nacht" de
Creme de la Creme al kies muziko ĝi repeblas.