Artikoloj pri muziko


ĉefa paĝo -> artikoloj

Nenia garantio pri kompleteco de tiu ĉi listo!

muzika skeĉo

Komuna verko de Till C. SCHÖNBERNER kaj mi. Ni skribis ĝin dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en 2001, gajnante la unuan premion dum la konkurso "La Corrida" kiu okazis kadre de la internacia vespero. La teksto grandparte konsistas el citaĵoj de esperantlingvaj kantotekstoj!

artikolo pri Esperanto-kulturo

Mi transformis prelegon de mi al artikolo kiu poste aperis en /·kune·/. En la reto legeblas la artikolo. Ĝi estas en la germana ĉar ĝi alcelas neesperantistan publikon.

artikolo pri Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado

Tiu ĉi artikolo iom kritike rigardas la staton de Esperanto-muziko en Esperantujo en la jaro 2000. Ĝi aperis en /·kune·/; plie Esperanto aktuell citis kelkajn frazojn de ĝi. Poste mi uzis tiun ĉi artikolon por prelego pri moderna, junulara Esperanto-muziko.

DĴ-kurso

Fakte temas pri konsilaro kiun mi verkis en 1999 por Floréal MARTORELL kiu volis DĴi dum la KEF en 2000.
Intertempe mi enretigis la DĴ-kurson. Ĝuu la du partojn "ĝeneralaj konsiloj kaj "ne tro ekzakta tempoplano"!

lastaj ŝanĝoj: 2003-08-17 (ISO 8601).
kontakto: vidu ĉe la ĉefa paĝo.