Dum la
KEF 2000 en Helsinki ĉiu estis petata verki ion por la ampoema vespero. Ankaŭ mi promesis
do kontribui sed dum unu tago ne venis la inspiro por realigi enkapajn ideojn. Do mi pripensis rifuzi pri la afero. Sed la enkondukaj vortoj de la respondeculo pri la vespero,
Miguel Fernández, kaj la unuaj ampoemoj tiom kortuŝis min ke mi tuj verkis dudeklinian anstataŭaĵon kiun mi prezentis ankoraŭ samvespere.
Kaj poste mi eĉ verkis pli... sed tio legeblas
sur alia paĝo.