| 1a-8a strofo | 9a-16a strofo | 17a-24a strofo |
|---|---|---|
|
Muziko estas kiel drogo ĉar mi volas ĉiam pli Sed ĝi estas ne mensogo Bone dependigas ĝi Homoj venis kaj foriris Amis mi de foj' al foj' Sed muzik' min akompanis dum la tuta vivovoj' Kun muziko mi kreskiĝis Kun muziko mortos mi kaj al multaj novaj lokoj daŭre min alportas ĝi Muziko, mia koramiko dum la jaroj de solec' bona helpo al la celo dum momentoj de molec' Kiam trovis mi Jerikan rozon en la vivdezert' kaj ni dancis malrapide eĉ se mi sen granda spert' Kiam la rilat' finiĝis vi konsolis en la blu' kaj mi baldaŭ ekkomprenis ke la vivo iras plu Ankaŭ kiam mi pripensis ĉu ne fini ĉion ĉi vi magie min retenis Vivo, ofte strangas vi Muziko, mia savboato en la maro de la viv' gvidas vi min trans la ŝtormoj restas sen alternativ' |
En diskejo belulino scivolemas ĉu mi tre ŝatas iom Amplifiki Certe gravas tute ne! Ĉu mi estas Brava bardo aŭ ĉu Sola dum IS mi muzikon aŭskultigas ĉar mi estas ja DĴ Kun muzik' mi fartas bone Ĝi ne estas truka ŝajn' kaj kortuŝas min Persone Mi ne pentas iam ajn Muziko estas kuracilo kontraŭ ĉiu vivmalsan' kontraŭ Paderborna tristo Kun skribilo en la man' Trankviligas aŭskultado en la ĉiutaga streĉ' kaj jam 62 minutoj helpas tutan jaron eĉ Kun aŭ sen neologismoj Dum la lojl' en Finna saŭn' kaj en la plej finstra nokto fnizas mi, ludema klaŭn' Saldezerto, salacido aŭ ĉu eble Dolcxamar? Ĉu vi pretas interpreti tiun tekston sen vortar'? Reflektiĝas mi en kanto do la ul' en la spegul' mi, eterna esperanto kaj denaska frenezul' |
Nu, muziko pli ŝvitigas ol beleco de virin' Ĉu vi eble min ne kredas? Dum koncert' rigardu min! Muziko nutras kiel suko ebriigas pli ol vin' Eĉ klingona volapuko povus kontentigi nin Ĉar la plej diversaj lingvoj sonas bele kun muzik' kaj mesaĝo ĉiam restas malgraŭ ĉiu ajn kritik' Trans la politikaj muroj kaj fosaĵoj flugas ĝi la portanto de kulturoj kaj veraĵoj ĉie ĉi Muziko estas ununura de pratempo ĝis la nun' korojn movas pli ol steloj ĉu venuso, ĉu la lun' Kaj eĉ se la tuta mondo estas granda Maskobal' per ĝi trovos mi la veron en homara karneval' Muziko donas la respondon al animo, al spirit' kaj ĝi ŝanĝas pli la mondon ol terura mondmilit' Sed mi finas la rakonton ne kun trista ironi' ĉar pro ĉiuj tiuj kaŭzoj ho muzik', vin amas mi |